Montparnasse - Bienvenüe [mɔ̃paʁnas bjɛ̃vəny] estas stacio sur linioj 4, 6, 12 kaj 13 de la Metroo de Parizo; ĝi situas inter la 6-a, 14-a kaj 15-a arondismentoj de Parizo.
Bienvenüe, kiu estis nomita omaĝe al inĝeniero Fulgence Bienvenüe, la patro de la metroo de Parizo, kaj situis malantaŭ la stacidomo Paris-Montparnasse. Ĝi plenumis konekton inter linioj hodiaŭ numeritaj 6 kaj 13.
Fine de la 1930-aj jaroj, longa koridoro de interkonekto ligis ambaŭ staciojn Montparnasse kaj Bienvenüe.
La 6-an de oktobro1942, ambaŭ stacioj kunfandiĝis en unu solan sub la nomo Montparnasse - Bienvenüe. En tiu epoko estis malfermita « Gare du Maine » kiu fariĝis kapo- kaj fin-stacio de ĉef-liniaj trajnoj; la malnova stacidomo, situanta Placon du 18-Juin-1940, fariĝinta tro mallarĝa kaj mallonga, estis komence rezervita al suburba trafiko.
En la 1970-aj jaroj, la lasta estis malkonstruita por lasi lokon al Turo Montparnasse. Hodiaŭ, la tuta trafiko de SNCF estas ekspluatata en la nova stacidomo. Rul-trotuaro estis instalita en la subtera koridoro kiu plenumas konekton inter la linio 6 kaj la eksa linio 14 (fariĝinta linio 13), flanke de nova stacidomo, kaj linioj 4 kaj 12, flanke de Strato de Rennes.
La haltejoj de linioj 4 kaj 12 situas norde (sub Placo du 18-Juin-1940) dum la haltejoj de linioj 6 kaj 13 situas sude apud Pordo Océane, flanke de la stacidomo SNCF.