Rue du Bac (pariza metrostacio)
Aspekto
Rue du Bac | |||
---|---|---|---|
Kajoj de la stacio
| |||
metrostacio • subtera stacio | |||
Lokigo | |||
Lando | Francio | ||
Urbo | Parizo | ||
Arondismento | 7-a | ||
Geografia situo | 48° 51′ 20″ N, 2° 19′ 32″ O (mapo)48.8556904884522.3256066441536Koordinatoj: 48° 51′ 20″ N, 2° 19′ 32″ O (mapo) | ||
| |||
Ecoj | |||
Trakoj | 2 | ||
Kajoj | 2 | ||
Tarifa zono | 1 | ||
Jara trafiko | 1 423 364 vojaĝantoj (2021) | ||
Historio | |||
Malfermo | 5-a de novembro 1910 | ||
Administrado kaj utiligado | |||
Proprietulo | RATP | ||
Trafikanto | RATP | ||
Kodo | 0210 | ||
Metro-linio | |||
Rue du Bac [ʁy dy bak] (esperante Strato de la Pramo) estas stacio de la Metroo de Parizo sur linio 12, en la 7-a arondismento de Parizo.
Stacio
[redakti | redakti fonton]La stacio estis malfermita la 5-an de novembro 1910. "Rue du Bac" (Strato de la Pramo) eltiras sian nomon el la fakto ke en 1564, ĉe la fino de tiu strato malsupreniranta al Sejno, pramo estis necesa por transiri la riveron. Ĝi ebligis transporti ŝtonblokojn el la ŝtonminejo de Vaugirard al la konstruejo de Palaco Tuileries.
La stacio estis restaŭrita (urĝe, ĉar en tre malbona stato) en stilo "Motte" en 1984. Restaŭrado finiĝis la 18-an de decembro 2007.
Alirejoj
[redakti | redakti fonton]La stacio disponas pri unusola alirejo situanta sur la meza inter-ŝoseo de Bulvardo Raspail, fronte al n-ro 2.
Interkonektoj
[redakti | redakti fonton]- RATP 63 68 69 83 84 94 OpenTour
Proksime
[redakti | redakti fonton]- Palaco Matignon (rezidejo de la Unua Ministro de Francio)
- Domo el vitro de arĥitekto Pierre Chareau