Saltu al enhavo

Eŭrazia Ekonomia Unio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eŭrazia Ekonomia Unio
emblemo
flago
internacia organizaĵo
ekonomia unio
ekonomia integriĝo Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1-a de januaro 2015 vd
Antaŭe Eŭrazia Ekonomia Komunumo vd
Sidejo Moskvo
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Eŭrazia Ekonomia Unio (akronimo EAEU[1]; armene Եվրասիական տնտեսական միություն, beloruse Еўразійскі эканамічны саюз, kazaĥe Еуразиялық Экономикалық Одақ, kirgize Евразиялык экономикалык биримдик, ruse Евразийский экономический союз) estas ekonomia unio de postsovetiaj ŝtatoj situantaj en Orienta Eŭropo, Okcidenta Azio kaj Centra Azio. La Traktato pri la Eŭrazia Ekonomia Unio estis subskribita la 29-an de majo 2014 fare de la gvidantoj de Belorusio, Kazaĥio kaj Rusio[2], kaj venis en forton la 1-an de januaro 2015. La Eŭrazia Ekonomia Unio reprezentas integritan unusolan merkaton de 184 milionoj da homoj.

La Eŭrazia Ekonomia Unio estas vidata kiel la ekvivalento de la Eŭropa Unio (EU) kaj de la Eŭropa Liberkomerca Asocio (EFTA). Laŭ Artikolo 110 de la Traktato pri Eŭrazia Ekonomia Unio (2014) la rusa lingvo estas la laborlingvo de la 'Instancoj de la Unio'[3].

La celo de la Unio estas plifortigi la ekonomiojn de la partoprenantaj landoj, "proksimigi la landojn" kaj plibonigi la konkurencpovon de la landoj[4].  La Eŭrazia Ekonomia Unio ĉefe uzas ĝian armilaran industrion[5], krudmaterialojn, fervojoj, gaso kaj nafto-rezervoj kiel ĝiaj ĉefaj aktivaĵoj por komerco kun la eksterlando.

Bakytzhan Sagintajev, la unua vicĉefministro de Kazaĥio kaj ĉefintertraktanto, diris, "Ni ne kreas politikan organizaĵon; ni formas pure ekonomian union." Li plue deklaris "ke ĝi estas pragmata rimedo akiri avantaĝojn. Ni ne enmiksiĝas en kion Rusio faras politike, kaj ili ne povas diri al ni kian eksteran politikon sekvi."[6]

La EAEU instigas al la libera movado de varoj kaj servoj, kaj zorgas pri komunaj politikoj en la makroekonomia sfero, transporto, industrio kaj agrikulturo, energio, ekstera komerco kaj investo, dogano, teknika reguligo, konkurado, kaj antitrusta reguligo. Provizoj por unusola valuto kaj pli granda integriĝo estas antaŭviditaj por la estonteco.

La unio funkciigas tra supernaciaj kaj interregistaraj institucioj. La Supera Eŭrazia Ekonomia Konsilio estas la supera organo de la Unio, konsistanta el la Estroj de la Membro-Ŝtatoj. La dua nivelo de interregistaraj institucioj estas reprezentita fare de la Eŭrazia Interregistara Konsilio (konsistanta el la estroj de la registaroj de membroŝtatoj).

La ĉiutaga laboro de la EAEU estas farita tra la Eŭrazia Ekonomia Komisiono, la plenuma organo de la Unio. Ekzistas ankaŭ juĝa organo - la Tribunalo de la EAEU.

Membro-Ŝtatoj

[redakti | redakti fonton]

Ruslando, Belorusio, Kazaĥio, Armenio kaj Kirgizio.

Taĝikio daŭre tenas la eblon de aliĝo malfermita[7].

Observantaj ŝtatoj

[redakti | redakti fonton]

La unio konsistas ankaŭ el la du observantaj membroj Kubo, kaj Uzbekio.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Noto: EAEU estas la akronimo uzata en la retejo de la organizaĵo. Tamen multaj amaskomunikiloj uzas la akronimon EEU.
  2. (en) "Russia, Kazakhstan, Belarus Sign Treaty Creating Huge Economic Bloc", Time, la 29-an de majo 2014.
  3. (en) Treaty on the Eurasian Economic Union
  4. (ru) "В Астане подписан договор о создании Евразийского экономического союза", Rosbalt, la 29-an de majo 2014.
  5. (en) Top List TIV Tables-SIPRI Arkivigite je 2013-02-14 per la retarkivo Wayback Machine. SIPRI: Armstrade.sipri.org.
  6. (en) Neil MacFarquhar, "Putin Signs Economic Alliance With Kazakhstan and Belarus". The New York Times, la 28-an de majo 2014.
  7. (en) "Armenia Joins Eurasian Economic Union", RIA Novosti, la 10-an de oktobro 2014.

Ekstera ligilo

[redakti | redakti fonton]