Eduard Petiška
Eduard Petiška | |
---|---|
Persona informo | |
Aliaj nomoj | E.P., Alois Formánek, Petřík |
Naskiĝo | 14-an de majo 1924 en Prago |
Morto | 6-an de junio 1987 (63-jaraĝa) en Mariánské Lázně |
Tombo | Cemetery in Brandýs nad Labem (en) |
Lingvoj | ĉeĥa • germana |
Ŝtataneco | Ĉeĥoslovakio |
Alma mater | Filozofia Fakultato de la Universitato de Karolo - kompara literaturscienco, germanistiko |
Familio | |
Frat(in)o | František Vinant (en) |
Infano | Martin Petiška |
Okupo | |
Okupo | verkisto tradukisto poeto lingvisto dramaturgo |
Eduard Petiška (naskiĝis la 14-an de majo 1924 en Prago; mortis la 6-an de junio 1987 en la banurbo Mariánské Lázně) estis ĉeĥoslovaka verkisto, poeto, dramaturgo, filozofo, literaturteoriulo kaj tradukisto. Lia ampleksa proza kaj poezia verkaro vicas inter la gvidaj verkoj de ĉeĥa literaturo de la dua duono de la 20-a jarcento kun multaj eldonoj kaj tradukoj en mondlingvoj, interalie en Esperanto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Petiška kreskis ĉe la bordo de la rivero Elbo, en familio kun riĉaj kulturaj tradicioj, en kiu estis parolataj du gepatraj lingvoj: la germana kaj la ĉeĥa. Tiel, de la lulilo la knabo kreskis en etoso de dulingveco, kiu en la estonteco permesis al li okupiĝi pri tradukoj dum la ĉeĥoslovakaj aŭtoritatoj malpermesis la publikigon.
En 1943, post diplomiĝo de mezlernejo en Brandýs nad Labem, Petiška studis komparajn sciencojn, literaturhistorion kaj germanistikon ĉe la filozofia fakultato de la Universitato de Karolo en Prago. Li doktoriĝis en 1949 kaj baldaŭ poste dediĉis sin plentempe al literaturo. En 1977 li estis inter la subskribintoj de la Antiĉarto[1][2] [3] Li mortis kiel sukcesaŭtoro kiu lasis sian literaturan heredaĵon al sia filo, verkisto kiu publikigas sub la pseŭdonimo Eduard Martin.
Verkaro
[redakti | redakti fonton]Petiška postlasis verkaron kolektitan en 90 volumoj[4]. Li sufiĉe frue specialiĝis pri infanlibroj, maniero eviti la problemojn, kiujn havis verkistoj kun la komunista reĝimo. Li ĉefe tradukis verkojn de Goethe el la germana. Kiel poeto li estis formita laŭ František Halas.
Liaj rakontoj kaj historioj havas iometan lirikan tuŝon kaj plejparte traktas generaciajn problemojn. Liaj libroj "Malnovgrekaj Mitoj kaj Legendoj"[5] kaj ""Mitoj kaj legendoj de antikva Grekio kaj Mezopotamio" (1979) iĝis mondfamaj.
Alia rimarkinda verko lia estas la eseo "Cesta do země Lidivoni - neuvěřitelná dobrodružství trosečníka" (Vojaĝo al la lando Lidivoni - La nekredeblaj aventuroj de la viktimo", kiu ne sole estas literaturhistoria dokumento, sed eseo en kiu li priskribis la malesperon de libera persono en nelibera, totalisma socio. Ĝi unuafoje estis publikigita post la velura revolucio (1989) fare de la eldonejo Adonai[6].
Dum la 1950-aj jaroj, kiam estis malpermesita eldoni liajn librojn por plenkreskuloj, Petiška anstataŭe komencis verki rakontojn por la infanaro kaj junularo. Li verkis 70 infanlibrojn. Plejparto de la verkoj estis akompanitaj de belaj ilustraĵoj de Helena Zmatlíková. Li publikigis kolektojn de fabeloj kaj legendoj. Influite de la Vojaĝoj de Gulivero de Jonathan Swift.
Malnovgrekaj Mitoj kaj Legendoj
[redakti | redakti fonton]Tiu ĉi libro, verŝajne la plej fama el la verkaro de Petiška, estis verkita kiam li ne kredis, ke la komunista reĝimo iam permesos al li verki por plenkreskuloj denove. Li elpensis ĝin kiel "romano pri vivo en Bohemio" - pri ĉeĥaj esperoj kaj malesperoj, la dioj reprezentante apartajn politikajn ideologiojn aŭ sintenojn. Ĉi tiu arketipa rakonto verŝajne estas la kialo, ke la libro estas tutmonda sukceso. Ĝi ne estas nur simpla rerakonto de antikvaj mitoj - ĝi estas kompakta raporto pri la homa vivo kaj karaktero. En Francio tiu libro estis parto de lernejaj instruplanoj pri literaturo. La libro estis tradukita al 36 lingvoj[7].
Tradukoj
[redakti | redakti fonton]Liaj libroj estis tradukitaj en multajn lingvojn interalie Esperanton, sed ankaŭ ekzemple la rusan, anglan, serban, hungaran, hispanan, francan, ĉinan, japanan, araban kaj vjetnaman. Pli proksima superrigardo de originalaj kaj tradukitaj verkoj estas listigita en la libro "Eduard Petiška. Bibliografio' redaktita de Věra Vladyková , eldonita en du eldonoj de Odeon en 1999 kaj havebla rete[6]. Li mem, kiel tradukisto, tradukis verkojn de Lessing, Goethe, Heinrich Heine, Günter Grass kaj aliaj verkistoj.
En Esperanto
[redakti | redakti fonton]- Malnovaj grekaj mitoj, trad. el la ĉeĥa D. kaj H.-G. Kaiser, Norderstedt, 2024, 262 paĝoj, ISBN 9783758363580[8]
- Golemo kaj aliaj judaj mitoj de la malnova Prago, tradukis el la ĉeĥa V. Türk (originala titolo "Golem a jiné židovské pověsti a pohádky ze staré Prahy"), eld. KAVA-PECH, Prago, 2024, 156 paĝoj, ISBN 9788088326496[9]. La 23-an de majo 2024 en la klubejo de Esperanto-Prago la libro Golemo estos prezentata kun partopreno de lia filo Martin Petiška, ankaŭ verkisto.
Honoroj
[redakti | redakti fonton]Post la Velura Revolucio en 1989, lia verkaro estis honorita kun kelkaj premioj, interalie la ĉiujara ĉeĥa literatura premio estas nomata laŭ la verkisto.
Heredaĵo
[redakti | redakti fonton]Memortabuloj pri Eduard Petišek ekzistas en Ĉeĥio, Aŭstrio kaj Italio. Tri dokumentaj filmoj estis faritaj pri lia vivo. La 14-an de majo 2024 estas la 100-a datreveno de lia naskiĝo[7]. En 1997, lia nomo estis asignita al asteroido.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Noto: Antiĉarto/Kontraŭĉarto (oficiale Za nové tvůrčí činy ve jménu socialismu a míru) estis la kontraŭreago de la reganta Komunista Partio de Ĉeĥoslovakio al Ĉarto 77, komuniko de la arta opozicio.
- ↑ Listo de de subskribintoj de la Antiĉarto
- ↑ Listo de subskribintoj el Rudé právo
- ↑ Noto: Ampleksa bibliografio de lia laboro (kaj originala kaj tradukita), redaktita de Věra Vladyková, estis publikigita en 1999.
- ↑ (en) "Eduard Petiška". www.goodreads.com.
- ↑ 6,0 6,1 (cs) Eduard Petiška: Monografio [rete]. Odeon, 2012-26-2 [cit. 2012-03-20]. Arkivite de la originalo, alirite la 4-an de marto 2016.
- ↑ 7,0 7,1 (cs) La jaro de Eduard Petiška projekto por la 100-a datreveno de la naskiĝo de la verkisto, turnovskovakci.cz, la 10-an de marto 2024.
- ↑ (eo) Eduart Petiŝka, Malnovaj grekaj mitoj, Libroservo de Universala Esperanto-Aoscio
- ↑ (eo) Golemo, eld. Kava-Pech, 2024