Ekrankopio
Ekrankopio aŭ ekranprintaĵo estas kopio de la grafika aspekto de komputila ekrano, en formo de grafika dosiero aŭ surpapera printaĵo.
Tio ĉi povas esti utila
- por klarigi la funkciadon de programo (ekzemple kie troviĝas certa butono)
- por montri situacion anstataŭ devi klarigi ĝin
Vindozo
[redakti | redakti fonton]En Vindozo oni povas kopii la tutan ekranon al la komputila memoro (tondejo) premante la klavon "Print Screen". Per premo de ALT + Print Screen nur la aktiva fenestro estas kopiita. Poste oni povas alglui la ekrankopion en programon por prilabori bildojn aŭ tekstojn .
Linukso
[redakti | redakti fonton]En Linukso Mint funkcias "Print Screen" kaj ALT + Print Screen simile kiel en Vindozo.
Makintoŝo
[redakti | redakti fonton]Je Makintoŝo OS X ankaŭ ekzistas diversaj klavkombinoj por krei ekrankopion:
- kopio de la tuta ekrano: premu Command-Shift-3
- kopio parto de la ekrano: premu Command-Shift-4 + elektu la kopiendan parton de la ekrano
- kopio de fenestro aŭ menuo: premu Command-Shift-4 kaj poste la spacetklavon.
Ekrankopioj je Mac OS X Panther (10.3) implicite estas konservitaj en PDF-aranĝo je la komputila labortablo. Je Mac OS X Tiger (10.4) ili estas konservitaj kiel PNG-dosieroj. Por kopii (parton de) la ekrano al la tondejo: kunpremu la stir-klavon.
Programoj
[redakti | redakti fonton]Ekzistas multaj programoj por krei ekrankopiojn. Profesie SnagIt! estas la plej uzata por Vindozo kaj Snapz ProX por Mac OS X. Sub Linukso plej kutima estas KSnapshot.