Saltu al enhavo

El-Faŝn

El Vikipedio, la libera enciklopedio
El-Faŝn
setlejo
Administrado
Demografio
Loĝantaro 61 372  (2006) [+]
Geografio
Geografia situo 28° 49′ N, 30° 54′ O (mapo)28.82222222222230.898333333333Koordinatoj: 28° 49′ N, 30° 54′ O (mapo) [+]
Alto 100 m [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
El-Faŝn (Egiptio)
El-Faŝn (Egiptio)
DEC
Situo de El-Faŝn

Map

vdr

El-Faŝn, laŭ egipta arabe الفشن, kopte ⲡⲃⲏϣⲛ estas urbego en Egiptio en Provinco Beni Suef.

Demografio[redakti | redakti fonton]

En El-Faŝn loĝis 112 999 en 2021 laŭ urbolisto de Germanlingva Vikipedio [1].

Geografio[redakti | redakti fonton]

El-Faŝn troviĝas sur ebenaĵo laŭ la maldekstra (okcidenta) bordo de Nilo laŭ 31 m super la marnivelo. La urbego estas konsiderata la fakta dividlinio inter la fino de Malsupra Egiptio kaj la komenco de Supra Egiptio. Provinca sidejo Beni Suefo troviĝas 34, Naserurbo 42, Fajumo 54, Minjo 83, ĉefurbo Kairo 140, Suezo 202, Aleksandrio 281, Port Saido 302, Asuano 563 kilometrojn (aere) [2].

Historio[redakti | redakti fonton]

El-Faŝn havas longan historion konatan ekde de la faraonoj. La urbeto nomiĝis Febiĥis (malnovgreke: Φεβιχις) en la ptolemea kaj bizanca eraoj.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La najbaraj areoj de El-Faŝn estas agrikultura produktejo profitanta la Nilon.

Klimato[redakti | redakti fonton]

El-Faŝn situas en arida klimato (BWh) laŭ la klimata klasifiko de Köppen. Jare pluvas nur kelkaj mm. La averaĝa jara temperaturo estas 22 °C kaj varias inter 14-29 °C.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

El-Faŝn havas trairan fervojan kaj ĉefvojan liniojn, kiuj sekvas la Nilon. La urbego estas dividita de la fervoja kaj voja linioj, sed oni konstruis ankaŭ kromvojon por la trafiko ne ĝenu la loĝantojn. La fervojo distranĉas la komunumon. La okcidenta parto estas konsiderata la malnova urbo, la orienta havas modernan aranĝon. Ekde la pratempoj la Nilo estis navigebla.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans