El Campillo (Valladolid)
El Campillo | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 47460 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 198 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 6 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 15′ N, 5° 1′ U (mapo)41.257777777778-5.0141666666667Koordinatoj: 41° 15′ N, 5° 1′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 747 m [+] | ||
Areo | 32,84 km² (3 284 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo El Campillo, Valladolid [+] | |||
El Campillo [elkamPIljo] estas municipo en la sudo de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Medina (Tero de Medina) en la sudo de la provinco. El Campillo estas komprenebla etimologie kiel La Kampeto.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 32,84 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 219 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono.
Ĝi distas 50 km de Valadolido, provinca ĉefurbo kaj limas kun municipoj Nueva Villa de las Torres, Brahojos de Medina kaj Medina del Campo. Ĝia municipa teritorio estas ebeneca kaj ĉirkaŭita de montetoj.
Historio
[redakti | redakti fonton]La areo apartenis unue al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.
Aktualo
[redakti | redakti fonton]Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj kaj terpomoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).
De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejo de Sankta Maria.