„ Grabowski majstre pruvas, ke Esperanto kapablas liveri bonegajn rimajn tradukojn el plej diversaj lingvoj. Li preskaŭ ĉiam elektis poemojn, kies valoro fakte meritas diskonigon per nia ĉien sonanta internacia lingvo. Li pravigas sian famon ankaŭ per originalaj versaĵoj, kiujn li aligis al sia multvalora poemaro. ”
„ Okaze de la Oka, Grabowski jam donis al ni tradukojn de Mazepa kaj Halka nun li eldonas antologion de ĉiulanda poezio El Parnaso de Popoloj, ĝi montras al ni la riĉon de la poezia trezoraro de l' homaro kaj la lertecon de l' verkisto, kiu sciis mirinde en ĝiaj tradukoj konservi la ritmon kaj la specialajn trajtojn de l' originalaĵoj, ĝi montras ankoraŭ la senegalan flekseblon kaj bonsonon de nia lingvo kiu, neperdante sian karakteron, povas transdoni al nia animo la intencitan efekton de la naciaj poetoj. En la komenco de la poemaro troviĝas kelkaj originalaj poezioj de l' aŭtoro jam klasikaj en Esperantujo : La Tagiĝo, La Reveno de l' Filo, La Semanto, k.t.p., poste venas tradukoj el diversaj lingvoj presitaj laŭ alfabeta ordo de l' nacioj. Angla lingvo antaŭeniras la marŝadon kun la bone konata Sonoriloj de Vespero (el Thomas More) kiun sekvas tiu rimarko "unuafoje presita en 1889 en n-ro 2 de La Esperantisto. Kun admiro oni relegas tiujn versojn tiel freŝajn kiun la verkisto skribis posedante nur la malgrandan radikaron de l' Unua Libro. Plejparte de la poeziaĵoj estas represaĵoj, sed kelkfoje la aŭtoro ŝanĝis la antaŭan formon tiel ekzemple pri La Sago kaj la Kanto de Longfellow, la nova formo estas pli konforma al la ritmo. La tabelo de l' enhavo estas vere la "parnaso de popoloj" ĉar sur ĝi brilas la nomoj de la plejmulto de poetoj, kies genio ankoraŭ ĉarmas la sinsekvantajn generaciojn : More, Longfellow, Tennyson, La Fontaine, Lamartine, Hugo, Sully Prudhomme, Verlaine, Goethe, Heine, Eŭripides, Petöfi, Dante, Horatius, Ovidius, Mickiewicz, Słowacki, Puŝkin, Tolstoj, Nikander. Ĉiuj sentoj de l' homo trovas esprimon en la prezentataj pecoj : gajo, amo, doloro, malespero, ...sed unu aparte ĉie montriĝas en la libro simila al ora fadeno kunliganta la diversajn foliojn, nome la amo al patrujo. Ĉiu popolo laŭtigas per la voĉoj de siaj poetoj sian amon al la tero kiu ĝin portas al la prapatroj, kiuj kreis sian patrujon. Tiel la libro de Grabowski estas ne sole arta juvelo sed ankaŭ instruanto de grava leciono, danke al Esperanto ni povos koni la intiman penson de ĉiuj popoloj kaj ĉi tiu penso malgraŭ ĉiuj teorioj, malgraŭ ĉiuj sofismoj, ĉi tiu penso kiu staras profunde en la animo, en la sango de ĉiuj popoloj estas kaj restas obstina kaj ĉiama amo al la patrujo. ”
„ Jubilea libro de esperanta poezio kaj de ĝia Majstro, S-ro ANTONI
GRABOWSKI.
Ĝi estas 240paĝa, bela volumo kaj enhavas tre abundan kaj plenan kolekton de poemoj originale kaj majstre tradukitaj dum 25jara literatura agado de S-ro Grabowski, el 30 lingvoj!
Ĝi estas vera antologio de tutmonda poezio.
La unikan libron devas posedi ĉiu amanto de bela, poezio, ĉiu organizanto de esperantistaj koncertoj, ĉiu deklamanto aŭ kantisto kaj fine ĉiu esperantista grupo”
„ Tiu ĉi kolekto da versaĵoj de Antoni Grabowski estos bonvena al ĉiu, kiu ŝatas liajn poemojn, kaj laŭ mia opinio ĝi liveras bonan respondon al la demando— "Ĉu Esperanto taŭgas por la poezio?" La libro enhavas tradukojn el diversaj slavaj lingvoj, kaj ankaŭ el preskaŭ ĉiuj aliaj gravaj lingvoj Eŭropaj. Ĝia amplekso estas do internacie vasta, sed kompreneble ne ĉiu peco estas egala laŭ merito. Por mia gusto, la plej bonaj estas la plej simplaj en sento kaj formo. Jen
du ekzemploj : la malnove konata—
“ En la valo neĝa vento
“Blovas ĉiam pli;
Fajro sur kameno mia
Krakas ĉirkaŭ mi,”
kaj la sopir-kanto de la delogita knabino vilaĝana en “ Halka” (jam antaŭe notita en ĉi tiu gazeto) —
“ Kiel rompita vente arbeto »
Estas animo la mia !
Kie vi estas, roza kroneto,
Kie vi, floro lilia ? ”
La versaĵoj elspiras diversajn aromojn, kaj frapas kordojn trakurantajn la tutan gamon de homaj sentoj kaj emocioj, de vivoĝojo ĝis korŝiranta tragedio. Ekzemplo de la lasta estas la terure realeca “ Patro de Pestuloj en El-Arish.” Tipe slava en sia melankolio ŝajnas al mi la popola kanto el la ukraina lingvo :
“ Homoj nomas min feliĉa,
Mi pro tio ridas,
Ĉar kaŝitan mian ploron
Ili ja ne vidas.
Malfeliĉa de naskiĝo
Restos mi ĝis morto.
Kial naskis vi, patrino,
Min por tia sorto !”
Kontraŭe, la jena peco el la Provenca montras varmon: kaj vervon per ĝia facila tuŝo :
“Se estus mia kor' flugila
Al via kol', blanke brila,
Ĝi flugus kiel flam'.
Kaj en orelon, karulino,
Al vi rakontus ĝi sen fino
Miraĵojn pri la am'.
Mi volus citi kelkajn aliajn ĉerpaĵojn el la libro, sed mi timas la ĉiopovan blukrajonon de nia Ĉefredaktoro. Mi diru nur, ke la volumo aŭguras bone pri la estonteco de Esperanto, kaj formas jam kvazaŭ fundamentan ŝtonon de estonta templo de poezio internacia. ”