Saltu al enhavo

El la Notlibro de Praktika Esperantisto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
El la Notlibro de Praktika Esperantisto
El la Notlibro de Praktika Esperantisto
El la Notlibro de Praktika Esperantisto
Aŭtoro K. R. C. Sturmer
Eldonjaro 1934
Urbo Budapeŝto
Eldoninto Literatura Mondo
Paĝoj 130
vdr

El la Notlibro de Praktika Esperantisto [1] estas 130-paĝa libro originale esperantlingve verkita de K. R. C. Sturmer. Ĝi aperis ĉe la budapeŝta eldonenejo Literatura Mondo en la jaro 1934

Citaĵo
 Interesaj pensoj kaj konstatoj el ĉiuj terenoj de la vivo, ankaŭ el la vivo de Esperantistoj, verkita en taglibra formo. Aranĝis por preso: V. Bleier, K. Kalocsay kaj L. Totsche. 
— Enciklopedio de Esperanto
Citaĵo
 Pensoj pri Esperanto - lingvo kaj movado, kelkaj valoraj, kelkaj strangaj. Miksaĵo kiu tamen pentras la bildon de viro kiu iras tra la vivo observeme, grimpas supren kaj malsupren laŭ ĝia ŝtuparo kaj havas notlibron kaj krajonon proksime ĉe la mano. Se ne por junuloj li verkas. Oni devas atendi pri tio. Entute ĝia enhavon estas malaprobinda. 
— 1934, Historio de Esperanto III, paĝo 851
Citaĵo
 Ĉi tiu libro verkita de bone konata angla Esperantisto havas intereson kaj por anglaj kaj por alilandaj samideanoj. Kelkfoje la notoj priskribas unike anglajn aŭ eĉ londonajn personojn kaj kutimojn; «kelkfoje, per kritiko laŭ pli vasta vidpunkto, la verkisto montras, ke li simpatie komprenas la kulturojn de multaj landoj. Per la vipo de kritiko li ankaŭ trafe skurĝas kelkajn fazojn de nia movado.

Amikareto en Budapest faris la elekton el notlibro farita de la aŭtoro inter la fino de 1931 kaj la mezo de 1932. Tre atentindaj estas kelkaj lingvaj kritikoj, precipe rilate al la tro nepreciza aŭ nelogika signifo de kelkaj vortoj en nia lingvo, kiel ekzemple movado (la movado stagnas). Tamen la aŭtoro ne sukcesis eviti kelkajn erarojn. Ekzemple, li uzas la vorton homoseksa por signifi '“homosexual”, kvankam en la sama paragrafo li uzas la vorton samseksama.

La neologismoj estas malmultaj, kaj aparte de esteta anstataŭ estetika ili estas diskrete uzitaj. 
— P. P. H. ONGLEY., La Brita Esperantisto - Numero 352, Aŭgusto (1934)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. tiele literumita ĉe Sutton, Geoffrey 2008 : Original Literature of Esperanto, Mondial, New York, paĝo 147, ISBN 978 1 59569 090 6

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]