Saltu al enhavo

El maestro de esgrima

El Vikipedio, la libera enciklopedio
El maestro de esgrima
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Arturo Pérez-Reverte
Lingvoj
Lingvo hispana lingvo
Eldonado
Eldondato 1988
Ĝenro krimfikcio
Loko de rakonto Madrido
vdr

El maestro de esgrima (La skermo-majstro) estas la dua romano de Arturo Pérez-Reverte, verkita en 1985 kaj publikigita en 1988. Kun La tabla de Flandes kaj El club Dumas, ĝi estas unu de liaj plej bonkvalitaj verkoj kiuj fakte lanĉis Arturo Pérez-Reverte al la literatura rekono.

Ĝi estas inkludita en la listo de la 100 plej bonaj romanoj en hispana lingvo de la 20-a jarcento farita de la hispana ĵurnalo El Mundo.​[1]

La romano estis kinadaptita en samnoma filmo reĝisorita de Pedro Olea (1992).

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La agado okazas en la nomita "galdosa Madrido" de 1868, kaj estas protagonistigita de Jaime Astarloa, maljuna skermo-majstro kiu vivtenas sin instruante rapiro-skermadon al kelkaj samurbaj junaj nobeloj. Tiu trankvileco ŝanĝiĝas kiam aperas mistera damo, kiu deziras skermolernadi el Jaime Astarloa (kiam tio estis malkutimega ĉe virinoj), kaj ekokazas aferoj kiuj tuŝas lin kaj kiuj estas tute neatenditaj. Aparte ŝi deziras lerni la perfektan rapirfrapon, kiu estis la unikaĵo de Astarloa. Li tute ne scias la veran tialon de la apero de Adela de Otero. Estas en la aero iu sekreto de grava skandalo kiu povus iĝi publika, kaj la veterana Don Jaime iĝas interplektita en komplika reto de trompoj kaj murdoj.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo El maestro de esgrima en la hispana Vikipedio.