Saltu al enhavo

El maestro de esgrima (filmo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
El maestro de esgrima
filmo
Originala titolo El maestro de esgrima
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 1992
Ĝenro filmo bazita sur romano, suspensa filmo
Kameraado Alfredo F. Mayo
Reĝisoro(j) Pedro Olea
Scenaro Antonio Larreta • Arturo Pérez-Reverte • Pedro Olea
Loko de rakonto Madrido
Muziko de José Nieto
Rolantoj Assumpta Serna • Omero Antonutti • Joaquim de Almeida • José Luis López Vázquez • Miguel Rellán • Alberto Closas
IMDb
vdr

El maestro de esgrima (La skermo-majstro) estas hispana filmo reĝisorita de Pedro Olea, adaptaĵo de la samnoma romano de Arturo Pérez-Reverte. En 1993 ĝi ricevis 11 nomumojn al Goya-premioj.

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La agado okazas en la nomita "galdosa Madrido" de 1868, kaj estas protagonistigita de Jaime Astarloa, maljuna skermo-majstro kiu vivtenas sin instruante rapiro-skermadon al kelkaj samurbaj junaj nobeloj. Tiu trankvileco ŝanĝiĝas kiam aperas mistera damo, kiu deziras skermolernadi el Jaime Astarloa (kiam tio estis malkutimega ĉe virinoj), kaj ekokazas aferoj kiuj tuŝas lin kaj kiuj estas tute neatenditaj. Aparte ŝi deziras lerni la perfektan rapirfrapon, kiu estis la unikaĵo de Astarloa. Li tute ne scias la veran tialon de la apero de Adela de Otero. Estas en la aero iu sekreto de grava skandalo kiu povus iĝi publika, kaj la veterana Don Jaime iĝas interplektita en komplika reto de trompoj kaj murdoj.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Roluloj kaj aktoroj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]