Saltu al enhavo

Electronic Gaming Monthly

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Electronic Gaming Monthly

emblemo

revuo • video game news website • organizaĵo
Periodeco Ĉiumonata

Lando  Usono
Establodato 1989
Ĉesigita publikado 2014
ISSN 1058-918X

Retejo
vdr

Electronic Gaming Monthly (EGM) estas usona monata videoluda magazino.[1][2][3] Ĝi proponas novaĵojn pri videoludoj, priraportadon de industriaj eventoj, intervjuojn kun gravuloj, redakcian enhavon kaj ludajn recenzojn. Unue papera, la magazino estis relanĉita kiel retejo en 2019.

La magazino estis fondita en 1988 kiel Electronic Gaming Monthly de Sendai Publications.[4][5] En 1994, EGM lanĉis la kromrevuon EGM², kiu fokusiĝis pri pli vasta kolekto de trompoj kaj trukoj por videoludoj (ekzemple mapoj kaj gvidiloj). Ĝi poste fariĝis Expert Gamer kaj fine la malaperinta GameNOW. Post 83 numeroj (ĝis junio 1996), la eldonisto de EGM fariĝis Ziff Davis.[6] Ĝis januaro 2009, EGM kovris nur ludojn por videoludiloj kaj ties programaron.

En 2002, la abonantaro de la revuo kreskis je pli ol 25 procentoj.[7] La revuo tamen estis nuligita de Ziff Davis en januaro 2009, post la vendo de 1UP.com al UGO Networks.[8] La numero de februaro 2009 estis jam kompletigita, sed ne publikigita.[9]

En majo 2009, la fondinto de EGM, Steve Harris, aĉetis al Ziff Davis la magazinon kaj ĝiajn posedaĵojn.[10] La revuo estis relanĉita en aprilo 2010 de la nova kompanio de Harris, EGM Media, plilarĝigante sian priraportadon al la merkatoj de IBM PC kaj poŝtelefonaj ludoj.[11][12]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. . Here's your new issue of EGM! It's called Maxim. Joystiq (June 22, 2009). Arkivita el la originalo je December 13, 2013. Alirita January 6, 2014.
  2. Kohler, Chris (January 6, 2009). "1up Sold to Hearst Publications, EGM Closing Doors". Wired. Archived from the original on October 28, 2013. Retrieved January 6, 2014.
  3. Brice (December 22, 2009) Electronic Gaming Monthly to relaunch in March. GamesIndustry.biz. Arkivita el la originalo je December 13, 2013. Alirita January 6, 2014.
  4. "Lombard Publishers Acquired", Chicago Tribune, May 9, 1996.
  5. Steve Harris. Giant Bomb. Arkivita el la originalo je January 16, 2015. Alirita March 8, 2015.
  6. EGM #83, June 1996; EGM #84, July 1996
  7. "Electronic Gaming Monthly Circulation Soars 25.7 Percent in 2002 to 536,610", Ziff Davis Media Game Group, March 25, 2016.
  8. Klepek, Patrick, "EGM shuts down, more than 30 Ziff Davis employees laid off", MTV News, January 6, 2009. Arkivigite je 2016-06-13 per la retarkivo Wayback Machine
  9. The Final Copy Of EGM That (Almost) Never Was (January 8, 2009). Arkivita el la originalo je August 12, 2016. Alirita July 4, 2016.
  10. Electronic Gaming Monthly Coming Back: News from 1UP.com (May 29, 2009). Arkivita el la originalo je August 16, 2016. Alirita July 4, 2016.
  11. . Relaunched EGM subscriptions now available, magazine details remain hazy (February 7, 2010). Arkivita el la originalo je December 16, 2013. Alirita January 6, 2014.
  12. . EGM Announces March Return For Magazine. Gamasutra (December 21, 2009). Arkivita el la originalo je December 18, 2014. Alirita January 6, 2014.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]