Saltu al enhavo

Elektitaj Noveloj (Turgenev)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Elektitaj Noveloj
Elektitaj Noveloj
Elektitaj Noveloj
Aŭtoro Ivan Turgenev
Eldonjaro 1923
Urbo Lepsiko
Eldoninto Ferdinand Hirt & Sohn
Paĝoj 81
vdr

Elektitaj Noveloj [1] estas novelaro verkita de Ivan Turgenev, el la rusa tradukita fare de Alexandra Mexin. La 81-paĝa libreto estas eldonita en la jaro 1923 kiel numero 3 de la serio "Internacia Mondliteraturo" ĉe Ferdinand Hirt & Sohn en Lepsiko.

Citaĵo
 Montro de l' rusa popola animo, ĝia subcara socia stato, ĝiaj superstiĉoj. 
— 1923, Georges Stroele, Esperanto, paĝo 183
Citaĵo
 La tradukintino elektis rakontojn kiuj apartenas al diversaj periodoj de la verkado de Turgenev. "Mumu" estas laŭ eldiro de la fama angla verkisto Carlyle la plej kortuŝa el ĉiuj rakontoj, kiujn li iam legis. La bela rakonto "Beĵin-Herbejo" estas ornamita de admirinda naturpriskribo kaj "Poemetoj en prozo" sonas kiel fina akordo de tiu bela volumo. 
— 1923, Historio de Esperanto II, paĝoj 333-334
Citaĵo
 Tiu ĉi verketo konsistas el du noveloj de la granda rusa aŭtoro, Mumu kaj Beĵin-Herbejo, kune kun liaj Poemetoj em Prozo. La tuta kolekto estas plej leginda, sed sendube multaj trovos apartan ĉarmon en Befin-Herbejo, kun ĝia bildo de sorĉa somera nokto kaj la senĝena babilado de ĉevalgardantaj knaboj ĉirkaŭ subĉiela fajro. 
— La Brita Esperantisto - Numero 223, Oktobro (1923)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Stojan, Petro 1929 : Bibliografio de Internacia Lingvo, numero 4326, paĝo 377.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]