Saltu al enhavo

Elektroniko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Elektronikisto)
Surfacmuntitaj elektronikaj komponantoj

Elektroniko estas la scienco kaj la tekniko pri la regado de liberaj elektronoj. Kiel scienco ĝi estas parto de fiziko; kiel tekniko ĝi naskiĝis kiel branĉo de la elektra inĝenierarto.

La elektronika inĝenierarto okupiĝas pri transmisio kaj prilaborado de elektraj signaloj, kiuj permesas sendi aŭ ricevi informojn uzante la principojn de elektro kaj elektromagnetismo. La elektroniko uzas ĝenerale malfortajn tensiojn kaj kurentojn, ĉar informo povas esti transdonita per malgranda energio.

Elektroniko pritraktas elektrajn cirkvitojn, kiuj implicas aktivajn elektrajn komponantojn kiel ekzemple elektronaj tuboj, transistoroj, diodoj kaj integritaj cirkvitoj, kaj rilatajn pasivajn interligteknologiojn. Kutime, elektronikaj aranĝaĵoj entenas cirkviton unue aŭ ekskluzive el aktivaj duonkonduktantoj kompletigitaj kun pasivaj elementoj; tia cirkvito priskribiĝas kiel elektronika cirkvito.

La nelineara konduto de aktivaj komponantoj kaj ilia kapablo reguli elektronfluojn ebligas amplifon de malfortaj signaloj, tial elektroniko estas vaste uzata en rega sistemo, informprocezo, telekomunikado kaj signal-prilaborado. La kapablo de elektronikaj aparatoj por funkcii kiel ŝaltiloj ebligas ciferecan informprocezon. Interligteknologioj kiel ekzemple cirkvitaj tabuloj, elektronika enpakadoteknologio kaj aliaj multfacetaj formoj de komunikadinfrastrukturo kompletigas cirkvitfunkciecon kaj transformas la miksitajn komponantojn al en regula laborsistemo.

La identigo de la elektrono en 1897 fare de Sir Joseph John Thomson, kio kondukis al la sekva invento de la vakutubo, kio povos amplifiki kaj rektigi malgrandajn elektrajn signalojn, estus konsiderata kiel prahistorio de la elektroniko kaj inaŭguris la fakon de elektroniko kaj la elektronikan epokon.[1]

Unu el la plej fruaj Audion-radioriceviloj, konstruita de De Forest en 1914.

La komenco de elektroniko estas kutime fakte lokata en la komenco de la 20-a jarcento kun la invento de la vakutubo (elektrona tubo) en 1904 fare de la angla fizikisto John Ambrose Fleming[2]. Tio estis la unua vakutubo bone funkcianta por praktikaj celoj, sed jam en 1883 la usona inventisto Edison kreis vakutubon maltaŭgan por praktika uzado.[3]

La tubo de Fleming estis diodo, praulo de venontaj diodoj pli rafinaj; en 1906 la usonano De Forest inventis la unuan triodon [4], kiu kapablis elektre amplifi malfortajn radiosignalojn kaj sonosignalojn per ne-meĥanika aparato.

Vakutuboj (termojonaj valvoj) estis la unuaj aktivaj electronikaj komponantoj kiuj kontrolis la fluon de la kurento influante super la fluo de unuopaj elektronoj, kaj ebligis la konstruadon de ekipaĵaro kiu uzis kurentan amplifikadon kaj rektigon por havigi radion, televidon, radaron, long-distancan telefonion kaj multe plie. La frua disvolvigo de elektroniko estis rapida, kaj ĉirkaŭ la 1920-aj jaroj, la komerca radio-elsendado kaj la telekomunikado iĝis ege disvastigita kaj oni uzis elektronikajn amplifilojn en tiom diversaj aplikaĵoj kiel long-distanca telefonio kaj la registrindustrio de muziko.[5]

La evoluon de elektroniko ege influis la konado kaj aplikado de duonkonduktantaj ecoj, kiu ebligis la inventon de la transistoro (1947) kaj la disvastiĝon de integritaj cirkvitoj en la postaj jardekoj. La sekva granda teknologia paŝo postulis kelkajn jardekojn antaŭ ĝia apero, kiam la unuan funkciantan punkto-kontaktantan transistoron inventis John Bardeen kaj Walter Houser Brattain en la Laboratorioj Bell en 1947.[6] Tamen, vakutuboj ludis gravan rolon en la fako de mikroondoj kaj altenergia transmisilo same kiel ĉe televidaj riceviloj ĝis la mezo de la 1980-aj jaroj.[7] Ekde tiam, solid-stataj aparatoj estis komplete kreitaj. Vakutuboj estas ankoraŭ uzataj en kelkaj specialismaj aplikaĵoj kiaj tubaj amplifiloj, katodradiaj tuboj, aŭdi-ekipaĵaro por specialistoj, gitaramplifiloj kaj kelkaj kavomagnetronoj aŭ mikroondaj aparatoj.

En Aprilo 1955, la IBM 608 estis la unua IBM produkto kiu uzas transistorajn cirkvitojn sed vakutuboj kaj oni supozas, ke ĝi estis la unua tut-transistorigita kalkulilo fabrikita por la komerca merkato.[8][9] Tiu IBM 608 enhavis pli ol 3 000 transistorojn el germaniumo. Thomas J. Watson Jr. ordonis, ke ĉiuj estontaj IBM produktoj uzis transistorojn en iliaj desegnoj. El tiu tempo transistoroj estis preskaŭ ekskluzive uzataj por komputilaj logikaj cirkvitoj kaj periferiaj aparataroj. Tamen, fruaj unuigaj transistoroj estis relative amasaj aparatoj kiuj estis malfacile fabrikeblaj sur la bazo de amasproduktado, kio limigis ilin al nombro de specializitaj aplikaĵoj.[10]

Du MOSFET-transistoroj, komparataj pri grando kun alumeto.

La MOSFET (MOS transistoro) estis inventinta de Mohamed Atalla kaj Dawon Kahng en la Laboratorioj Bell en 1959.[11][12][13][14] La MOSFET estis la unua vera kompakta transistoro kiu povus esti miniaturigita kaj amas-produktita por ampleksa gamo de uzoj.[10] Inter ĝiaj avantaĝoj estas la alta skaleblo,[15] disponeblo,[16] malalta energikonsumado, kaj alta denseco.[17] Ĝi revoluciigis la elektronikan industrion,[18][19] iĝante la plej amplekse uzata elektrona aparato en la mondo.[13][20] La MOSFET estas la baza elemento en plimulto el moderna elektronika ekipaĵaro.[21][22]

Laŭ la komplekseco de la cirkvitoj kreskiĝis, problemoj aperis.[23] Unu problemo estis la grando de la cirkvito. Kompleksa cirkvito kiel komputilo estis dependa de la rapideco. Se komponantoj estis grandaj, la kabloj interkonektantaj ilin devas esti longaj. La elektraj signaloj bezonas tempon por trairi la cirkviton, tiel malrapidigante la komputilon.[23] La invento de la integra cirkvito fare de Jack Kilby kaj Robert Noyce solvis tiun problemon farante ĉiujn komponantojn kaj la icon el la sama bloko (monolita) de duonkonduktila materialo. La cirkvitoj povus esti faritaj pli malgrandaj, kaj la fabrika procezo povus estis aŭtomatigita. Tio kondukis al la ideo integri ĉiujn komponantojn en unusola kristala plako el silicio, kio kondukis al malgrand-skala integrado (MSI) komence de la 1960-aj jaroj, kaj poste al mezgrand-skala integrado (MSI) fine de la 1960-aj jaroj, sekvite de tre grand-skala integrado. Vakutuboj ludis ankoraŭ gravan rolon ĝis la mezo de la 1980-aj jaroj[7] en la kampo de mikroondoj por sendiloj pri forta povumo kaj televido-riceviloj, sed ili estis iom post iom anstataŭataj de la solid-stataj komponantoj. Nuntempe, vakutuboj estas uzataj nur en kelkaj specialistaj aplikoj.

En 2008, mil miliionoj da transistorproceziloj iĝis komerce disponeblaj.[24]

Branĉoj de elektroniko

[redakti | redakti fonton]
Diversaj elementaj elektronikaj komponantoj

Ĝis 1950 elektroniko estis nomita "radioteknologio", ĉar ĝia ĉefaplikiĝo estis la produkto kaj la teorio de radiosendiloj kaj radioaparatoj.

La nunaj branĉoj de elektroniko estas la jenaj:

1. Cifereca elektroniko

2. Analoga elektroniko

3. Mikroelektroniko

4. Difuza elektroniko

5. Cirkvita projektado

6. Integrita cirkvito

7. Optoelektroniko

8. Duonkonduktanto

9. Duonkonduktanta komponanto

Noto.- Alia branĉo de elektroniko traktas pri fortaj kurentoj: oni tiam parolas pri povuma elektroniko, fako de la elektrotekniko.

Elektronikaj aparatoj kaj komponantoj

[redakti | redakti fonton]

Elektronika komponanto estas ajna fizika aĵo en elektronika sistemo uzita por influi la elektronojn aŭ aliajn rilatajn kampojn, laŭ maniero kongrua kun la celita funkcio de la elektronika sistemo. Komponantoj estas ĝenerale intencitaj por esti ligitaj kune, kutime per lutado al cirkvita tabulo, por krei elektronikan cirkviton kun aparta funkcio (ekzemple amplifilo, sendricevilo aŭ elektronika oscilatoro).

Variaj ekzemploj de lum-elsendaj diodoj.

Komponantoj povas esti enpakitaj unuope, aŭ en pli kompleksaj grupoj kiel okazas en integritaj cirkvitoj. Iuj komunaj elektronikaj elementoj estas kondensatoroj, induktiloj, rezistiloj, diodoj, transistoroj, solenoidoj, ktp. Komponantoj ofte estas klasifikitaj kiel aktivaj (ekz. transistoroj, tiristoroj kaj operaciaj amplifiloj) aŭ pasivaj (ekz. rezistiloj, diodoj, kondensatoroj kaj induktiloj) elementoj.

Vakutuboj, kiuj ludis gravan rolon en elektroniko dum la unuaj jardekoj de la 20-a jarcento, nun estas uzataj nur en kelkaj specialistaplikoj kiel ekzemple altpovumaj RF-amplifiloj (ekz. klistronoj), katodradiaj tuboj, fakaj aŭdo-frekvencaj aparatoj, gitar-amplifiloj kaj mikroondaparatoj (ekz. magnetronoj).

En elektroniko kaj telekomunikado radiosendilo estas elektronika aparato kiu, kun la helpo de anteno, elsendas radioondojn. La sendilo produktas alternan kurenton, kun radiofrekvenco kiu estas aplikita al la anteno. Ekscitita de tiu alterna kurento, la anteno elsendas radioondojn. Krom ilia uzo en radiofonio, sendiloj estas necesaj partoj de multaj elektronikaj aparatoj kiuj komunikas per radioondoj, kiel ĉelaj telefonoj, senkablaj komputilaj retoj, Bluetooth ebligitaj aparatoj, garaĝa pordo malfermiloj, dudirektaj radioj en aviadilo, ŝipoj, kosmoŝipo, radaro kaj navigiloj.

Tipoj de elektronikaj cirkvitoj

[redakti | redakti fonton]

Cirkvitoj kaj komponantoj povas esti dividitaj laŭ du grupoj: analogaj kaj ciferecaj. Specialaj aranĝoj povas konsisti el unu aŭ alia aŭ ankoraŭ el ambaŭ tipoj.

Analogaj cirkvitoj

[redakti | redakti fonton]
Hitachi J100 - sistembloko de alĝustigebla frekvencoregulilo.

La plejmulto da elektronikaj aparatoj, kiel ekzemple radioriceviloj, estas konstruitaj el kombinaĵoj de kelkaj tipoj de bazaj cirkvitoj. Analogaj cirkvitoj uzas kontinue ŝanĝeblan valoron de tensiokurento, kontraŭe al diskretaj niveloj en ciferecaj cirkvitoj.

Egas la nombro da malsamaj analogaj cirkvitoj ĝis nun ellaboritaj, aparte pro tio, ke "cirkvito" povas esti difinita kiel io ajn de ununura komponanto ĝis sistemoj enhavantaj milojn da komponantoj.

Analogaj cirkvitoj foje estas nomitaj linearaj cirkvitoj malgraŭ, ke multaj nelinearaj efikoj estas uzitaj en analogaj cirkvitoj kiel ekzemple miksiloj, modulatoroj, ktp. Bonaj ekzemploj pri analogaj cirkvitoj inkludas vakutubojn kaj transistoramplifilojn, operaciajn amplifilojn kaj oscilatorojn.

Malofte trovas oni modernajn cirkvitojn, kiuj estas tute analogaj. Tiujn tagojn, analogaj cirkvitoj povas uzi ciferecajn kaj eĉ mikroprocesorajn teĥnikojn por plibonigi efikecon. Tiu tipo de cirkvito estas kutime nomita "miksita cirkvito" anstataŭ "analoga kaj cifereca". Foje povas esti malfacile diferencigi inter analogaj kaj ciferecaj cirkvitoj, kiam ili enhavas elementojn rilatantaj samtempe al lineara kaj nelineara operacio. Unu ekzemplo estas la komparilo, kiu enprenas kontinuan vicon da tensio sed nur eliras unu el du niveloj, kiel cifereca cirkvito. Simile, amplifilo kun supersaturita transistoro povas enhavi la karakterizaĵojn de regita ŝaltilo, kiu esence funkcias inter du niveloj.

Ciferecaj cirkvitoj

[redakti | redakti fonton]

Pro eblaj sinonimoj, oni ne konfuzu tiun temon kun vortoj, kiuj estas tiritaj el la vortoj "cifero" aŭ "diĝito" ekz. "cifereca" aŭ "diĝita", dum la terminoj "cifero" kaj "cifereca" estas preferindaj[25].

Adaptilo de 100 megabit token ring ("dediĉita ringo").

Ciferecaj cirkvitoj estas elektraj cirkvitoj surbaze de certa nombro de diskretaj tensioniveloj. Ciferecaj cirkvitoj estas la plej ofta fizika prezentado de bulea algebro, kaj estas la bazo de ĉiuj ciferecaj komputiloj. Por la plej multaj inĝenieroj, la esprimoj "ciferea cirkvito", "cifereca sistemo" kaj "logiko" estas interŝanĝeblaj en la kunteksto de ciferecaj cirkvitoj. La plej multaj ciferecaj cirkvitoj uzas binaran sistemon kun du tensioniveloj etiketitaj "0" kaj "1". Ofte la logika nivelo "0" estos pli malalta tensio kaj referota kiel "Malalta", la logika nivelo "1" referota kiel "Alta". Tamen, kelkaj sistemoj uzas la inversan difinon ("0" estas "Alta") aŭ ankoraŭ estas bazita super kurentniveloj. Ofte la sisteminĝeniero elektas la negativan logikon (tio estas, la inversan difinon) pro facileco de produkto aŭ plibonigo de sekureco kaj findindeco kaze de misuzoj aŭ difektaj komponantoj. La difino de niveloj "0" kaj "1" estas arbitra.

Ternara logiko (kun tri statoj) estis studita, kaj kelkaj prototipsistemoj iniciatiĝis.

Komputiloj, elektronikaj horloĝoj kaj programeblaj logikaj regiloj (angle PLC, Programmable logic controller) uzataj por regi industriajn procesojn estas konstruitaj el ciferecaj cirkvitoj.

- Elementaj blokoj

- Alte integritaj aranĝaĵoj

  • Mikroprocesoro
  • Aplikiĝ-specifa integra cirkvito (ASIC, angle Application specific integrated circuit)
  • Diĝita signalprocesoro (DSP, angle Digital signal processor)
  • Kampo-programebla pordaro (angle FPGA, Fied-programmable gate array)

Varmodisipiĝo kaj termika regado

[redakti | redakti fonton]

Varmo generita de elektronika cirkvito devas esti disipita por malhelpi subitan malfunkcion kaj plibonigi longperspektivan fidindecon. Varmodisipiĝo estas precipe plenumita per pasiva konduktado aŭ/kaj konvekcio. Rimedoj atingi pli grandan disipiĝon inkludas malvarmigajn radiatorojn kaj ventolilojn por peraera malvarmigo, kaj aliajn formojn de komputilmalvarmigo kiel ekzemple perakva malvarmigo. En studo de sistemodisipiĝo, oni devas antaŭvidi la varmodisipojn de ĉiuj komponantoj kaj subsistemoj. Fakte, tiaj teĥnikoj uzas kondukton, konvekcion kaj radiadon de la konsiderita termika energio.

Elektronika bruo estas difinita kiel nedezirataj signalperturboj aldonitaj al la utila signalo. La elektronika bruo aperanta en la eliro de aparato sen enira signalo estas la fona bruo[29], ĝi kutime adiciiĝas al la dezirata elira signalo kaj estas (tuta aŭ parta) responso de la elektronika bruo. Bruo ne estas sama ol signaldistordo kaŭzita de nelineara amplifo de cirkvito. Bruo estas asociata al ĉiuj elektronikaj sistemoj. Bruo de cirkvito povas esti elektromagnetetermike generita; eblas malpliigi ĝin per malgrandigo de la funkcia temperaturo. Aliaj tipoj de bruo, kiel Schottky-a bruo ne povas esti forigitaj, pro fundamentaj limoj en fizikaj proprecoj.

Elektronika teorio

[redakti | redakti fonton]
Kovrilpaĝo de naŭlingva fakvortaro elektronika, Frantiŝek Hort, 1981

Studo de elektroniko entenas matematikajn metodojn. Por iĝi kompetenta pri elektroniko, estas ankaŭ necese, ke fakulo iĝis kompetenta pri la matematiko de cirkvitanalizo.

Cirkvitanalizo estas la studo de metodoj por solvi ĝeneralajn linearajn sistemojn kun nekonataj variabloj, kiel ekzemple la tensio ĉe iu nodo aŭ la kurento tra iu branĉo de grafeo. Komuna analizilo por tio estas SPICE (angle, Simulation Program with Integrated Circuit Emphasis [30]).

Ankaŭ grava pri elektroniko estas la studo kaj kompreno de la teorio de la elektromagneta kampo[31].

Elektronika laboratorio

[redakti | redakti fonton]

Pro la kompleksa naturo de la elektroniika teorio, laboratoria eksperimentado estas grava necesa parto por efektivigi elektronikajn aparatojn. Tiaj eksperimentoj estas utiligitaj por pruvi aŭ konfirmi la projekton de inĝeniero, kaj detekti difektojn. Historie, elektronikaj laboratorioj konsistis el elektronikaj aparatoj kaj elektra ekipaĵo situanta en fizika spaco, kvankvam ekde pli lasttempaj jaroj la tendenco de elektronika laboratorio estas direktiĝi al simuladoprogramaro, kiel ekzemple CircuitLogix, NI-Multisim kaj OrCAD EE Spice.

Komputil-helpata projektado

[redakti | redakti fonton]

Hodiaŭ elektronikistaj inĝenieroj havas eblon krei cirkvitojn per helpo de komputilo, metodo kiu nomiĝas "komputil-helpata projektado" (angle CAD, Computer Aided Design). La simuladoprogramaro liveras modelojn de antaŭfabrikitaj elementaj blokoj, kiel ekzemple elektroprovizoj, duonkonduktantoj (ekzemple transistoroj), kaj integritaj cirkvitoj. La programaro aŭtomatigas la projektadon per interagaj programoj de skemoj kaj programoj de antaŭellaboritaj cirkvitkartoj. Popularaj aŭtomatigaj programaroj estas NI-Multisim, OrCAD Capture, EAGLE kaj Schematic, Mentor (PADS PCB kaj Logic Sckematic) kaj multaj aliaj.

Konstrumetodoj

[redakti | redakti fonton]

Multaj malsamaj metodoj por kunligi komponantojn estis uzitaj tra jaroj. Ekzemple, la ekstempaj elektronikaj cirkvitoj ofte uzis dratligojn de punkto al punkto, dum komponantoj estis ligitaj al lignaj tabuloj. Presita cirkvito[32] kaj wire-wrap (per dratoj volvitaj ĉirkaŭ stangetoj) estis aliaj uzitaj metodoj. Plejmulto da nuntempaj elektronikaj cirkvitoj uzas cirkvitkartojn produktitaj el materialoj kiel FR2 (FR2 pri flamrezistanta 2, el papero fortigita de sinteza rezino) aŭ FR4 (FR4 pri flamrezistanta 4, el sinteza rezino fortigita de vitrofibroj). Antaŭ la jaroj 1960-aj, kutime estis uzita la tratrua teĥnologio (angle THT, Through hole technology), sed pli kaj pli la surfacmunta teĥnologio (angle SMT, Surface-mount tehnology)) industrie anstataŭis la antaŭajn metodojn[33].

Sano kaj mediaj efikoj asociitaj al elektronikaj aroj akiris pliigitan atenton dum la lastaj jaroj, aparte pri eŭropaj produktoj fare de eŭropaj direktivoj.

Formikoj (el specio Nylanderia fulva) povas konsumi la izolaĵon de elektrikaj kabloj, kreante kurtajn cirkvitojn. La scientistoj ne bone komprenas la konduton de tiuj insektoj: kio allogas ilin, ĉu estas la varmo kreita de la kurento en la konduktilo, ĉu estas la magneta kampo elradiata de ĉi-lasta?[34] .

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

En Esperanto

[redakti | redakti fonton]

Alilingve

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. "October 1897: The Discovery of the Electron". Arkivita el la originalo la 19an de Septembro 2018. Alirita la 19an de Septembro 2018.
  2. [1] Arkivigite je 2015-12-01 per la retarkivo Wayback Machine Patento n-ro 190424850 datita 16/11/1904
  3. W.H.Eccles (1945-11-01). John Ambrose Fleming 1849-1945 (angle) (PDF). Biographical Memoirs, p. 236-237. The Royal Society Publishing. Arkivita el la originalo je 2018-06-02. Alirita 2015-10-23.
  4. [2] Arkivigite je 2021-01-01 per la retarkivo Wayback Machine Patento n-ro US841387 datita 25/10/1906
  5. (2012) “The age of vacuum tubes: Early devices and the rise of radio communications”, IEEE Ind. Electron. M. 6 (1), p. 41–43. doi:10.1109/MIE.2012.2182822. 23351454. 
  6. 1947: Invention of the Point-Contact Transistor. Arkivita el la originalo je 30a de Septembro 2021. Alirita 10a de Aŭgusto 2019.
  7. 7,0 7,1 Sōgo Okamura. (1994) History of Electron Tubes. IOS Press. ISBN 978-9051991451.
  8. Bashe, Charles J.. (1986) IBM's Early Computers. MIT. ISBN 978-0262022255.
  9. Pugh, Emerson W.. (1991) IBM's 360 and early 370 systems. MIT Press. ISBN 978-0262161237.
  10. 10,0 10,1 Moskowitz, Sanford L.. (2016) Advanced Materials Innovation: Managing Global Technology in the 21st century. John Wiley & Sons. ISBN 978-0470508923.
  11. 1960 – Metal Oxide Semiconductor (MOS) Transistor Demonstrated”, The Silicon Engine. Alirita 23a de Julio 2019.. 
  12. Lojek, Bo. (2007) History of Semiconductor Engineering. Springer Science & Business Media, p. 321–323. ISBN 978-3540342588.
  13. 13,0 13,1 Who Invented the Transistor? (4a de Decembro 2013). Arkivita el la originalo je 13a de Decembro 2013. Alirita 20a de Julio 2019.
  14. Triumph of the MOS Transistor. Computer History Museum (6a de Aŭgusto 2010). Arkivita el la originalo je 2021-12-11. Alirita 21a de Julio 2019.
  15. (2009) “Through-Silicon Via (TSV)”, Proceedings of the IEEE 97 (1), p. 43–48. doi:10.1109/JPROC.2008.2007462. 29105721. 
  16. Tortoise of Transistors Wins the Race – CHM Revolution. Arkivita el la originalo je 10a de Marto 2020. Alirita 22a de Julio 2019.
  17. "Transistors Keep Moore's Law Alive", EETimes, 12a de Decembro 2018.
  18. Chan, Yi-Jen. (1992) Studies of InAIAs/InGaAs and GaInP/GaAs heterostructure FET's for high speed applications. University of Michigan. “The Si MOSFET has revolutionized the electronics industry and as a result impacts our daily lives in almost every conceivable way.”.
  19. Grant, Duncan Andrew. (1989) Power MOSFETS: theory and applications. Wiley. ISBN 978-0471828679. “The metal–oxide–semiconductor field-effect transistor (MOSFET) is the most commonly used active device in the very large-scale integration of digital integrated circuits (VLSI). During the 1970s these components revolutionized electronic signal processing, control systems and computers.”.
  20. Golio, Mike. (2018) RF and Microwave Passive and Active Technologies. CRC Press. ISBN 978-1420006728.
  21. Dr. Dawon Kahng, 61, Inventor in Field of Solid-State Electronics (28a de Majo 1992). Arkivita el la originalo je 26a de Julio 2020. Alirita 1a de Aprilo 2017.
  22. Colinge, Jean-Pierre. (2016) Nanowire Transistors: Physics of Devices and Materials in One Dimension. Cambridge University Press. ISBN 978-1107052406.
  23. 23,0 23,1 The History of the Integrated Circuit. Nobelprize.org. Arkivita el la originalo je 29 Jun 2018. Alirita 21a de Aprilo 2012.
  24. Intel to deliver first computer chip with two billion transistors (angle) (5a de Februaro 2008). Arkivita el la originalo je 12a de Aŭgusto 2022. Alirita 12a de Aŭgusto, 2022.
  25. Vd. diĝita en vortaro.net
  26. Terminaro de Kristály Tibor, p. 2. Arkivita el la originalo je 2021-01-14. Alirita 2015-08-22.
  27. Terminaro de Kristály Tibor, p. 34. Arkivita el la originalo je 2021-01-14. Alirita 2015-08-22.
  28. Terminaro de Kristály Tibor, p. 66. Arkivita el la originalo je 2021-01-14. Alirita 2015-08-22.
  29. IEEE : Internacia Elektroteknika Vortprovizol n-ro 806-12-15, vidu ankaŭ referencojn n-roj 702-08-15, 702-08-16, 801-21-13
  30. Warwick, Colin (May 2009). “Everything you always wanted to know about SPICE* (*But were afraid to ask); Ĉion vi ĉiam volis koni pri SPICE”, EMC Journal (angle) (PDF) (82), p. 27–29. 
  31. java (angle) Elektromagnetismo
  32. Cirkvito presita en Komputila terminaro de Vikilibroj
  33. La surfacmunta teĥnologio (hispane) ekde la jaroj 1980 estas ekskluzive uzata por hibridaj cirkvitoj
  34. Andrew R Hickey (15-a de majo, 2008). 'Crazy' Ant Invasion Frying Computer Equipment (Frenezaj formikoj frajas en komputila ekipaĵo).

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • Horowitz, Paul; Hill, Winfield (1980). The Art of Electronics. Cambridge University Press. ISBN 978-0521370950.

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Electronics en la angla Vikipedio.