Entropa
Entropa estas satira skulptaĵo kreita de polemika ĉeĥa artisto David Černý kiun la registaro de la Ĉeĥa respubliko taskigis verki artaĵon por celebri la okazon de ties prezidanteco de la Konsilio de Eŭropa Unio. Laŭplane la verko estis kreota per kunlaboro de 27 artistoj kaj artistaj grupoj el ĉiuj membroŝtatoj de EU; sed baldaŭ post ĝia instalo evidentiĝis, ke ĝi estas verko sole de Černý kaj liaj tri asistantoj. Pro la manieroj, kiel la unuopaj landoj estas montrataj, la ekspoziciaĵo estas multe pridisputata.
La artaĵo estis instalita la 12-an de januaro 2009. Moviĝo kaj plurmediaj komponentoj estis aktivigitaj kadre de "solena inaŭguro" en la 15-a de januaro 2009. La verko estas ekspoziciata en la konstruaĵo Justus Lipsius en Bruselo; kopio eble aperos sur muro de la Nova scenejo de la Nacia teatro en Prago.[1]
La Konsilio de Eŭropa Unio uzas sistemon de cirkulanta prezidanteco, en kiu la registaroj de unuopaj landoj alterniĝas en la regado, ĉiu por periodo de ses monatoj. Estas kutimo, ke la prezidantaj landoj kreas ekspoziciojn en la konstruaĵo Justus Lipsius, kutime nepolemikajn. Francio, kiu prezidis antaŭ Ĉeĥio, simple starigis grandan balonon en la francaj naciaj koloroj.[2]
Temo
[redakti | redakti fonton]La skulptaĵo celas esti originala kuniĝo de la temoj de eŭropa integriĝo kaj la stereotipoj kiuj plu regas pri ĉiu unuopa lando. Ĝia subtitolo Stereotipoj estas barieroj malkonstruendaj akordas kun la devizo de la ĉeĥa prezidanteco Eŭropo sen barieroj.
Montrataj landoj
[redakti | redakti fonton]Pro manko de klaraj indikoj flanke de la verkinto aŭ la oficiala prezentaĵo, eblas diversmaniere interpreti la aspekton de ĉiu lando en la verko. Jen ekzemplaj interpretoj:
- Aŭstrio, konata kontraŭulo de atomenergio, estas verda kampo dominata de la malvarmigaj turoj de atomcentraloj.
- Belgio estas prezentata kiel duonplena skatolo da duonmanĝitaj pralinoj.
- Bulgario estas montrita kiel serio de interkonektitaj "turkaj" plank-nivelaj necesejoj.
- Cipro estas distranĉita en la mezo.
- Ĉeĥio mem estas prezentata per LED-ekrano, kiu montros polemikajn eldirojn de la prezidento Václav Klaus, post kiam la skulptaĵo ekfunkcios.
- Danio estas vizaĝo de Mohamedo kunmetita el Lego-brikoj.
- Estonio estas prezentata per martelo kaj falĉilo, ĉar la lando prikonsideris malpermeson de komunismaj simboloj.
- Finnlando estas montrata kiel lignotabula surfaco, sur kiu kuŝas viro (probable - ebria) kun fusilo kaj staras elefanto, krokodilo kaj hipopotamo.
- Francio estas kovrita en banderolo kun surskribo "GRÈVE!" ("STRIKO!")
- Germanio estas serio de interkonektitaj aŭtovojoj, priskribataj kiel "iom similantaj al la svastiko", kvankam ne ĉiu konsentas. Post aktiviĝo, la aŭtoj verŝajne ekmoviĝos.
- Grekio aperas kiel arbaro kiu estas tute forbrulinta.
- Hispanio estas tutkovrita en betono, kun betonmiksilo situanta apud la Eŭska regiono.
- Hungario montras Atomion faritan el ĝiaj kutimaj agrikulturaj produktoj melonoj kaj kolbasoj, sur plafono de kapsikoj.
- Irlando aspektas kiel bruna sakŝalmo eliranta el Norda Irlando; post aktiviĝo, la sakŝalmo ludos ĉiujn 5 minutojn muzikon.
- Italio estas montrata kiel futbala kampo kun ludantoj, masturbantaj per pilko.
- Latvio aperas kaŝita inter montoj, kontraste kun ties vera ebena tereno.
- Litovaj soldatoj aperas pisantaj direkte al Rusio.
- Luksemburgio estas montrata kiel ora ŝtoneto kun etikedo "For Sale" (angle "Vendata").
- Malto estas malgranda insulo kun sia prahistoria nan-elefanto kiel sola dekoraĵo.
- Nederlando malaperis sub la maro kaj plu videblas nur kelkaj turoj de minaretoj; post aktiviĝo ili aŭdigos la kantadon de muezinoj.
- Pollando, konata pri sia tradicia katolikismo, enhavas sur sia tereno pastrojn starigantajn la ĉielarkan flagon de la samseksemula movado.
- Portugalio aperas kiel ligna tranĉ-tabulo kun tri pecoj da viando en formo de ties eksaj kolonioj Brazilo, Angolo kaj Mozambiko.
- Rumanio estas amuzparko en formo de Drakulo.
- Slovakio aspektas kiel hungara kolbaseto (aŭ kiel homo ŝnurita per hungara trikoloro).
- Slovenio estas montrata kiel roko kun vortoj first tourists came here 1213 (angle "unuaj turistoj venis ĉi tien en 1213").
- Svedio estas granda skatolo de IKEA kun aviadiloj Gripen
- Unuiĝinta Reĝlando, konata pro sia eŭroskeptikismo kaj relativa izoliĝo de la kontinento, estas enartaĵigita kiel mankanta peco (malplena loko) supre maldekstre de la verko.
Fontindikoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ I Slováci kritizují Entropu, přesto ozdobí Národní divadlo. ČT24.cz (14-a de januaro 2009). Alirita 14-a de januaro 2009 .
- ↑ Castle, Stephen. Czech Republic chooses a bit of provocation to herald its EU presidency. International Herald Tribune (11-a de januaro 2009). Arkivita el la originalo je 2009-01-21. Alirita 14-a de januaro 2009 .
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Entropa: Stereotipoj estas barieroj malkonstruendaj Arkivigite je 2009-01-14 per la retarkivo Wayback Machine – oficiala retpaĝo kun PDF-manlibro kun detaloj pri la artaĵo - vidu ligilon sube de la paĝo (ĉeĥe, angle, france)
- En bildoj: Instalado de Entropa BBC News Online