Eopsaltria
Eopsaltria | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Specioj
| ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Eopsaltria estas genro de malgrandaj arbaraj paseroformaj birdoj el familio Petroikedoj. La nomo de la genro devenas de antikva greka vorto, kiun eblas traduki kiel "aŭrora kantisto". Ili estas kuraĝaj kaj scivolemaj birdoj, kiuj renkoneblas en Aŭstralio. Ilia preferata habitato estas eŭkaliptaj arbaroj.[1] Ornitologo John Gould priskribis konduton kaj ekologion de birdoj el genro Eopsaltria simila al tiuj de rubekolo, kaj inter lokanoj de Aŭstralio ili nomiĝas flavaj rubekuloj. La termino "flava rubekulo" estas registrita jam inter la unuaj setlistoj de Novsudkimrio.[2]
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]La genron Eopsaltria unue deklaris ornitologo William John Swainson en jaro 1832. Li metis tien la birdon, kiu tiam nomiĝis "flavbrusta turdo" (Pachycephala australis).[3] Laŭ nuna sistematiko al ĝi apartenas du specioj: la eosta flava rubekolo kaj la uesta flava rubekolo. Ekde 1979 ekzistas sĥolo de penso laŭ kiu tiuj ĉi du specioj estu konsiderata unu, laŭ similecoj de voĉo kaj konduto.[4] Iuj subspecioj de la eosta flava rubekolo estas laŭ certaj sistematikoj konsiderataj aparta specio norda flava rubekolo (E. chrysorrhoa), kaj la resto nomiĝas suda flava rubekolo.[5]
Antaŭe oni inkludis en la genron ankaŭ la mangrovan rubekolon. Ĝi vere aspekte similas al la flavaj rubekoloj, sed DNA-analizo montris, ke ĝi apartenas al Novgvinea genro Peneothello.[6] Oni krome apartenigis al Eopsaltria aliajn birdojn, kiuj nun estas en aliaj genroj: la palflava rubekolo (Tregellasia capito) kaj la blankvizaĝa rubekolo (T. leucops) nun estas en Tregellasia; la flavventra muŝrubekolo (Microeca flaviventris) estas movigita al Microeca laŭ observoj de nuklea kaj mitoĥondria DNA kaj ankaŭ morfologio de nesto kaj ovoj.[6]
Nunaj specioj
[redakti | redakti fonton]Laŭ nuna sistematiko la genro enhavas du speciojn:[7]
Bildo | Scienca nomo | Kutima nomo | Distribuo |
---|---|---|---|
Eopsaltria australis | Eosta flava rubekolo | marbordaj kaj apudmarbordaj regionoj de eosta Aŭstralio | |
Eopsaltria griseogularis | Uesta flava rubekolo | sud-uestaj partoj de Uesta Aŭstralio |
Iamaj specioj
[redakti | redakti fonton]Certaj aliaj birdoj estis iam konsiderataj specioj de Eopsaltria:
- Griza fajfulo (kiel Eopsaltria sudestensis)[8] — nun Pachycephala simplex
- Melanezia fajfulo (kiel Eopsaltria cucullata)[9] — nun Pachycephala chlorura
- Tonga fajfulo (kiel Eopsaltria melanops)[10] — nun Pachycephala jacquinoti
- Samoa fajfulo (kiel Eopsaltria flavifrons)[11] — nun Pachycephala flavifrons
- Blankbrusta rubekolo (kiel Eopsaltria georgiana)[12] — nun Quoyornis georgiana en monotipa genro Quoyornis
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Wade Peter (ed.). (1977) Every Australian Bird Illustrated. Rigby. ISBN 0-7270-0009-8.
- ↑ Gould, John. (1865) Handbook to The birds of Australia, Volume 1. self, p. 293–94.
- ↑ Swainson, William John. (1831) Fauna boreali-americana, or, The zoology of the northern parts of British America Part 2. The Birds. J. Murray, p. 492–493. En titopaĝo estas dato 1831, sed efektive la libro estas presita en 1832.
- ↑ (1979) “Speciation or Subspeciation in the Yellow Robins?”, Emu 79 (3), p. 103–06. doi:10.1071/mu9790103. Bibkodo:1979EmuAO..79..103F.
- ↑ Slater, Peter. (1974) A Field Guide to Australian Birds:Non-passerines. Adelaide: Rigby, p. 174–75. ISBN 0-85179-813-6.
- ↑ 6,0 6,1 (2009) “Multi-locus phylogeny clarifies the systematics of the Australo-Papuan robins (Family Petroicidae, Passeriformes)”, Molecular Phylogenetics and Evolution 53 (1), p. 212–19. doi:10.1016/j.ympev.2009.05.012. Bibkodo:2009MolPE..53..212L.
- ↑ Australasian robins, rockfowl, rockjumpers & Rail-babbler « IOC World Bird List (en-US). Alirita 2017-02-02 .
- ↑ Pachycephala griseiceps sudestensis - Avibase. Alirita 2017-02-02 .
- ↑ Pachycephala chlorura cucullata - Avibase. Alirita 2017-02-04 .
- ↑ Gray, George Robert. (1859-01-01) Catalogue of the Birds of the Tropical Islands of the Pacific Ocean (angle). Taylor & Francis.
- ↑ Pachycephala flavifrons - Avibase. Alirita 2017-02-05 .
- ↑ (1986) Check-list of Birds of the World 11. Museum of Comparative Zoology.
|