Petroikedoj
Petroikedoj | ||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Masklo de Petroica boodang, Knocklofty Reserve, Hobart, Tasmanio.
| ||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||
| ||||||||||
Arealo de la familio (ruĝe)
| ||||||||||
Genroj
| ||||||||||
vidu tekston | ||||||||||
Sinonimoj
| ||||||||||
Eopsaltridae | ||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||
Petroikedoj (Petroicidae) estas familio de paseroformaj birdoj, endemia en Aŭstralazio. Laŭ nuna klasado ĝi enhavas 51 speciojn en 19 genroj, troveblajn en Aŭstralio, Aotearoo, Novgvineo kaj multaj insuloj de Pacifiko, eosten ĝis Samoo. Birdoj de tiu ĉi familio estas malgrandaj, rondecaj kaj brilkoloraj birdoj. Ili aspekte kaj ekologie similas al rubekoloj, kaj en granda parto de la arealo de la familio, kie plej parolata lingvo estas la angla, ili nomiĝas robins, scrub-robins aŭ flyrobins, de la angla vorto robin por rubekolo. Pro tio ĉi, kaj malgraŭ tio, ke Petroikedoj estas relative malproksime parencaj al la familio Muŝkaptuledoj, kiu enhavas rubekolojn, la familio estas okaze kutime nomata Aŭstralaziaj rubekoloj.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]Plejparto de specioj en la familio estas malgrandaj, kompaktaj kaj korpulentaj birdoj kun relative granda kapo, mallonga rekta beko kaj rondecaj flugiloj. Ili adaptiĝis al granda spektro de arbaraj habitatoj, de montaj arbaroj ĝis tropikaj pluvarbaroj kaj de mangrovoj ĝis sekaj arbustejoj. Ĉiuj petroikedoj estas unuavice insektovoraj, kvankam iuj specioj fortigas sian dieton per semoj. Ili preferas embuskan taktikon de ĉasado, en kiu la birdo sidas senmove, klingante al arbotrunko, ĝis ĝi vidas eblan predon kaj plonĝas al ĝi.
Multaj petroikedoj havas iunivelan socian organizadon, kutime bazitan je monogamiaj paroj aŭ malgrandaj familiaj grupoj. Plejparto de anoj de subfamilio Eopsaltrinae havas meĥanismon de "kooperativa reproduktiĝo", en kiu ĉiuj membroj de unu familia grupo helpas protekti kaj nutri idojn de unu aŭ kelkaj reproduktantaj paroj.
La nestoj estas uj-formaj, ofte konstruata en vertikala disbranĉiĝo de arbo aŭ arbusto. Kutime neston konstruas nur ino. Multaj specioj aldonas pecojn de musko, liĥeno aŭ arboŝelo al strukturo de la nesto por pli bone maski ĝin, kaj rezulte estas tre malfacile detekti la neston.
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]La taksonon Petroikedoj unue enkondukis angla ornitologo Alfred Newton en jaro 1888, kiel subfamilion nomatan Petroecinae.[1] Tiam ĝi estis konsiderata parto de la sama grandega familio Muŝkaptuledoj, al kiu ankaŭ apartenas rubekolo kaj kien, fakte, oni metis preskaŭ ĉiujn malgrandajn insektovorajn birdojn en tiuj tempoj.[2] Poste dum ioma tempo oni metis petroikedojn al familio Pachycephalidae (fajfuloj), sed fine komprenis, ke ili estas aparta familio, ne tre parenca al aliaj familioj de paseroformaj birdoj. Ĝi nomiĝas Petroicidae, aŭ iam Eopsaltridae.[3]
Laŭ moderna sistematiko, la familio Petroicidae apartenas al infraordo Passerides, kiu krome enhavas parvordojn Sylviida, Muscicapida kaj Passerida.[4] Ĝi plej parencas al familioj Eupetidae (ralbablero), Chaetopidae (roksaltuloj) kaj Picathartidae (kalvaj korvoj).[5]
Klasado
[redakti | redakti fonton]Ampleksa esploro de diversaj ecoj de petroikedoj, inlkude la osteologiaj trajtoj estas publikigita en 1999 far Richard Schodde kaj Ian J. Mason. Tiu ĉi esploro montris tri grupojn, kiuj estas ĉi-sube klasataj subfamilioj.[6] Sekvaj analizoj de nuklea kaj mitoĥondria DNA postulis ĝisdatigojn al tiama klasado, ekzemple unuigon de genroj Tregellasia kaj Eopsaltria.[7] Subfamilioj ankaŭ estis disparitigitaj, kaj nun oni rekonas na 6.
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Kladogramo pri la genroj de la familio[8] |
La familio estas disigita je 6 subfamilioj kaj 19 genroj. Tuta nombro de specioj estas 51.[9][8]
- Subfamilio Eopsaltriinae
- Tregellasia (2 specioj)
- Quoyornis (unu specio blankbrusta rubekolo)
- Eopsaltria (2 specioj)
- Gennaeodryas (unu specio flavbenda rubekolo)
- Melanodryas (2 specioj)
- Peneothello (5 specioj)
- Poecilodryas (4 specioj)
- Plesiodryas (unu specio nigragorĝa rubekolo)
- Heteromyias (3 specioj)
- Subfamilio Drymodinae
- Drymodes (3 specioj)
- Subfamilio Microecinae
- Microeca (3 specioj)
- Monachella (unu specio rivera muŝrubekolo)
- Cryptomicroeca (unu specio flavventra muŝrubekolo)
- Kempiella (2 specioj)
- Devioeca (unu specio kanaria muŝrubekolo)
- Subfamilio Petroicinae
- Eugerygone (unu specio grenata rubekolo)
- Petroica (14 specioj)
- Subfamilio Pachycephalopsinae
- Pachycephalopsis (2 specioj)
- Subfamilio Amalocichlinae
- Amalocichla (2 specioj)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Newton, Alfred. (1888) “Wheatear”, Encyclopaedia Britannica: A Dictionary of Arts, Sciences, and General Literature, 9‑a eldono 24, Edinburgh: Adam & Charles Black.
- ↑ Boles, Walter E.. (1988) The Robins and Flycatchers of Australia. Sydney: Angus & Robertson. ISBN 0-207-15400-7. P. xv
- ↑ Boles, Walter E.. (1988) The Robins and Flycatchers of Australia. Sydney: Angus & Robertson. ISBN 0-207-15400-7. P. 35.
- ↑ (2014) The Howard & Moore Complete Checklist of the Birds of the World, 4‑a eldono 2: Passerines, Aves Press, p. xxxvii–xxxiv. ISBN 978-0-9568611-2-2.
- ↑ (2019) “Earth history and the passerine superradiation”, Proceedings of the National Academy of Sciences of the United States of America 116 (16), p. 7916–7925. doi:10.1073/pnas.1813206116. Bibkodo:2019PNAS..116.7916O.
- ↑ (1999) The Directory of Australian Birds : Passerines. A Taxonomic and Zoogeographic Atlas of the Biodiversity of Birds in Australia and its Territories.. Collingwood, Australia: CSIRO Publishing. ISBN 0-643-06456-7.
- ↑ (2009) “Multi-locus phylogeny clarifies the systematics of the Australo-Papuan robins (Family Petroicidae, Passeriformes)”, Molecular Phylogenetics and Evolution 53 (1), p. 212–19. doi:10.1016/j.ympev.2009.05.012.
- ↑ 8,0 8,1 (2011) “Mitochondrial and nuclear DNA phylogenies reveal a complex evolutionary history in the Australasian robins (Passeriformes: Petroicidae)”, Molecular Phylogenetics and Evolution 61 (3), p. 726–738. doi:10.1016/j.ympev.2011.08.014.
- ↑ Australasian robins, rockfowl, rockjumpers, Rail-babbler. World Bird List Version 9.2. International Ornithologists' Union (2019). Alirita 15 June 2019.
|