Saltu al enhavo

Epikarmo de Kos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Epikarmo)
Ἐπίχαρμος ὁ Κῷος
(550 a. K. - 460 a. K.)
Bildo de Epikarmo, el la verko "Biografia degli uomini illustri della Sicili" de Giuseppe Emanuele Ortolani.
Bildo de Epikarmo, el la verko "Biografia degli uomini illustri della Sicili" de Giuseppe Emanuele Ortolani.
Persona informo
Ἐπίχαρμος
Naskiĝo 550 A. k.
en Kos, Grekio aŭ Mégara Hiblea, Sicilio, Italio
Morto 460 A. k.
en "Mégara Hyblaia", Sirakuzo, Granda Grekio
Lingvoj antikva greka vd
Familio
Infanoj Dinolochus (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo dramaturgo
matematikisto
komediverkisto
filozofo
verkisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Filozofio Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Epikarmo de Kos estis greka poeto, dramverkisto kaj filozofo, kiun oni kredas esti unu el la unuaj komikaj verkistoj kiu donis originon al la DoraSicilia komedia formo. Kune kun Formido (537 a. K. - 478 a. K.) li estas konsiderata fondinto de la sicilia komedio.

Epikarmo estis el la insulo Kos. Antikvaj fontoj datas lian naskiĝon al la 60-a Olimpiko, t.e. 550 a. K. Lia patro estis Helothales (aŭ Elothales), kuracisto apartenanta al la Asklepiado, kiu laŭdire estis konato de Pitagoro. Epikarmo mem ŝajnas esti praktikinta medicinon por tempeto, kiel faris lia frato.

Ĉe iu momento, Epikarmo moviĝis al Megara Hyblaia en Sicilio. Laŭ kelkaj fontoj, tio estus okazinta tre frue dum infaneco, laŭ aliaj nur multe pli malfrue sed antaŭ 484 a. K. En tiu jaro (aŭ 483 a.K.) Hierono la 1-a, tirano el Sirakuzo, detruis la grandurbon, kaj Epikarmo, kiel aliaj Megaranoj, moviĝis al Sirakuzo. Li pasigis la reston de sia vivo tie ĉe la kortego de Hierono. Samtempe li laboris en la kortego ankaŭ tragediverkisto Esĥilo, kiu influis lin kiel verkiston.

Epikarmo supozeble ricevis sian komedian influon en Megara Hyblaia . Ĝi estis kolonio de Megara, kaj la loĝantoj de tiu urbo kverelis kun la atenanoj pri la origino de la komedio, ĉar Suzariono el Megara (593 a. K. - 547 a. K.), konsiderata la fondinto de la malnova atika komedio, venis el Megara. En Megara, unika formo de komedio estis konata plej malfrue en la komenco de la 5-a jarcento a.K. Ĝi eble estis pli lirika ol drameca laŭ naturo. Epikarmo ŝajne konatiĝis kun ĉi tiu speco de komedio en Megara Hyblaia, Sicilio. Li laŭdire donis al la dramo novan formon kune kun Formido.

Estas neklare kiam precize Epikarmo komencis verki komediojn. Laŭ Aristotelo (aŭ al kiu redaktis sian tekston poste), Epikarmo estus vivinta jam "longe antaŭ" Ĥionido (kiu floris ĉ. 487-460 a.K.) Laŭ anonima aŭtoro de la verko "Komedio", li tamen verkis ĉirkaŭ la 73-a Olimpiko , t.e. 488 a.K. Tio kongruas kun la fakto ke, laŭ Suido, li verkis ses jarojn antaŭ la Persa Milito, ŝajnas ke Epikarmo estis jam relative maljuna kiam li komencis sian laboron kiel komediverkisto. Tio bone kongruas kun la filozofia naturo de liaj teatraĵoj. La nura teatraĵo de Epikarmo, kiun oni povas precize datiĝi, estas La Insuloj ("Nāsoi") en 477 a.K.

Tiel, la vivo de Epikarmo ŝajne povas esti dividita en du fazoj: la unua fazo en Megara Hyblaia, kiam li studis filozofion kaj natursciencojn, ĝis 484 a.K. ĝis la dua fazo kiu sekviĝis, kiam li laboris kiel komediverkisto en Sirakuzo. Ĉe iu momentto, Epikarmo ŝajne studis filozofion kiel studento de Pitagoro.

Epikarmo mortis en Sirakuzo en la aĝo de 90 en 460 a.K., aŭ laŭ Lukiano kun la aĝo de 97, t.e. en 443 a.K. La urbanoj starigis statuon en lia honoro, sur kiu Teokrito faris gravuraĵon.[1]

  1. Alkyon (Ἀλκύων|Alkyōn)
  2. Amykos (Ἄμυκος)
  3. Bakkhantit (Βάκχαι|Bakkhai)
  4. Busiris (Βούσιρις|Būsiris)
  5. Deukalion (Δευκαλίων|Deukaliōn)
  6. Dionysokset (Διόνυσοι|Dionysoi)
  7. Filoktetes (Φιλοκτήτης|Filoktētēs)
  8. Haaksirikkoutunut Odysseus (Ὀδυσσεὺς ναυαγός|Odysseus nauagos)
  9. Heben häät (Ἤβης γάμος|Hebēs gamos)
  10. Hefaistos (Ἤφαιστος|Hēfaistos) eli Juhlijat (Κωμασταί|Kōmastai)
  11. Kyklooppi (Κύκλωψ|Kyklōps)
  12. Logos ja Logeina (Λόγος καὶ Λογείνα)
  13. Odysseus karkulainen (Ὀδυσσεὺς αὐτόμολος)
  14. Seireenit (Σειρῆνες|Seirēnes)
  15. Skiron (Σκίρων|Skirōn)
  16. Sfinksi (Σφίγξ|Sfinks)
  17. Troijalaiset (Τρῶες|Trōes)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Ĉi-artikolo estis tradukita laŭ finna Vikipedia samnoma dokumento.