Saltu al enhavo

Hierono la 1-a (Sirakuzo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ιέρων Α΄ ο Συρακούσιος
(517 a. K. - 467 a. K.)
Kronante la Venkintojn ĉe Olimpio - Hierono de Sirakuzo kaj la venkintoj, pentraĵo de James Barry (1741-1806).
Kronante la Venkintojn ĉe Olimpio - Hierono de Sirakuzo kaj la venkintoj, pentraĵo de James Barry (1741-1806).
Persona informo
Naskiĝo 517 a. K.
en Sirakuzo, Sicilio, Italio
Morto 467 a. K.
en Sirakuzo, Sicilio, Italio
Familio
Patro Deinomenes (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Gelono la 1-a, Polyzelus (en) Traduki kaj Thrasivoulos of Syracuse (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Deinomenes the Younger (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo politikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Hierono la 1-a (Sirakuzo) estis tirano de Sirakuzo, kiu sukcedis sian fraton Ĵelono la 1-a (540 a. K. - 478 a. K.), kiu prenis la povon ĉirkaŭ 491 a. K., post la morto Hipokrato tirano de Ĝela (regis 498 a. K. - 491 a. K). Sukcedinte Ĵelonon, li konspiris kontraŭ tria frato, Polizelo.

En 485 a.K., la aristokratoj de Sirakuzo, kiuj estis forpelitaj fare de la popolo, petis lin helpon, kaj Ĵelono igis Sirakuzon sia loĝejo kaj nomumis sian fraton Hierono kiel reganto de Ĝela. Kiam en 480 a.K. grekaj tiranoj Ĵelono kaj Terono de Akragaso (417 a. K. - 473 a. K.) venkis Kartagon, Sirakuzo iĝis la ĉefa potenco de la Granda Grekio. Post la morto de Ĵelono, Hierono supozis prenis la povon en Sirakuzo, malgraŭ la postuloj de sia frato Polizelo.

Bildo de Hierono la 1-a, tirano de Sirakuzo.

Frue en sia regado (477 a.K.), Hierono forte kontraŭbatalis Krotonon. En 475 a.K. li detruis la sicilian grandurbon de Katanja kaj refondis ĝin kiel Aitna kun 10 mil novaj setlantoj. Li venkis la etruskojn en 474 a.K. en la decida marbatalo de Cumae kaj fondis la kolonion de Sirakuzo sur la insulo Ischia. Du jarojn poste li senpotencigis la registaron de la tirano Terono ĉe Akraganto, ĉar ĉi-lasta apogis Polizelo post la morto de Ĵelono.

Lia reĝa kortego estis vizitata fare de famaj poetoj kaj filozofoj, inkluzive de Esĥilo, Simonido, kaj Epikarmo de Kos. Liaj venkoj en la rajdĉevalaj kaj kvarradaj ĉaroj ĉe la Olimpiaj kaj Pitiaj ludoj estis festitaj ĉe Epinikiono fare de la lirikisto Pindaro. Hierono mortis en 467 a.K.kaj per lia morto la Tiranaj Povoj en Sirakuzo finiĝis.[1]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Ĉi-artikolo estis tradukita surbaze de la slovaka samnoma Vikipedia dokumento.