Simonido el Kea
Simonido el Kea | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Σιμωνίδης ο Κείος | ||
Naskiĝo | 556 a. K. en Iulis | |
Morto | 469 a. K. en Agriĝento | |
Lingvoj | antikva greka vd | |
Familio | ||
Patro | Leoprepes of Ceus (en) vd | |
Profesio | ||
Okupo | poeto epigramisto verkisto elegiisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Simonido el Kea (greke: Σιμωνίδης ὁ Κεῖος, latine: Simonides Ceus; naskiĝinta en Julida sur la insulo Kea en 556, mortinta sur Sicilio en 469 a.K.) estis gravega helena lirikisto.
Vivo
[redakti | redakti fonton]La atena tirano Hiparĥo venigis lin Atenon kie Simonido famiĝis restonte ĝis la tirana morto en 514. Poste li troviĝis en Tesalio ĉe la kortegoj de la Alojadoj kaj Skopadoj. Kulmino verkista estis dum la tempo de la grek-persaj militoj kies heroojn li prikantis. Ankaŭ kun Temistoklo rilatojn havis li. La lastajn vivojarojn pasigis li ĉe Hierono la 1-a je Sirakuzo kaj Terono je Agriĝento.
Graveco
[redakti | redakti fonton]Simonido en diversaj lirikaj ĝenroj majstris. Plej konataj estis liaj epigramoj (el kiuj konserviĝis kelkaj); krome verkis li kantoj por venkintoj, ditirambojn, himnojn kaj peanojn. La fragmentoj montras altkvalitan artisteecon en etoso-esprimo, sed ankaŭ spritan gracon kaj noblan lingvon.
La alta ŝato de tiutempuloj evidentiĝas pro la fakto ke Simonido venkis 56 fojojn en poetaj konkursoj. Sed oni riproĉis al li ke li ĉiam serĉis la bonvolon de la potenculoj kaj riĉuloj kaj ke la artaĵoj estis faritaj laŭ mendo kaj depende de la salajro - sen konsidero de enhava vero aŭ digneco de la laŭdataj personoj. Konata estis ankaŭ lia impona memorkapablo ĝis olduleco; kelkaj pensis ke Simonido inventis memorhelpilojn.[1]
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Deborah Boedeker, David Sider (eld.): The New Simonides: Contexts of Praise and Desire. Oxford University Press, New York/Oxford 2001.
- Luigi Bravi: Gli epigrammi di Simonide e le vie della tradizione. Edizioni dell’Ateneo, Roma 2006 (=Filologia e critica, 94).
- John H. Molyneux: Simonides: A Historical Study. Wauconda IL 1992.
- Andrej Petrovic: Kommentar zu den simonideischen Versinschriften. Brill, Leiden 2007 ('=Mnemosyne, Bibliotheca Classica Batava. Supplementum, 282).
- Orlando Poltera: Le langage de Simonide. Etude sur la tradition poétique et son renouvellement. Peter Lang, Bern 1997. – Recenzo de Anthony Podlecki, ĉe: Bryn Mawr Classical Review 1998.11.38
- Aleida Assmann: Erinnerungsräume: Formen und Wandlungen des kulturellen Gedächtnisses. Tria eldono, Beck, München 2006, ISBN 3-406-50961-4, p. 35 ss.
Fonto
[redakti | redakti fonton]Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 18. Leipzig 1909, p. 481 (tie ĉi interrete)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Vikifontaro - ĉefe ĉe Greka Antologio
- fragmentoj kun germana traduko ĉe Gottwein.de/Navicula Bacchi
- biografio fare de la eldonejo Kaktos
- Richard Claverhouse Jebb: "Bacchylides. The poems and fragments" - Cambridge: University press, 1905/2009
- Art. "Simonides, Ceus". Ĉe: Deutsche Biographie, (ligiloj)
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Stefan Goldmann: "Statt Totenklage Gedächtnis – zur Erfindung der Mnemotechnik durch Simonides von Keos". Ĉe: Poetica, 21/1989, p. 43–66