Erlenbach (Michelsbach)
Erlenbach | |
---|---|
rivervojo de la Erlenbach (meze)
| |
rivero | |
Bazaj informoj | |
Situo | Rejnlando-Palatinato, Germanio |
Rivera reto | Rejno |
Longeco | 34,2 km |
Fluo | |
Fonto | en Birkenhördt |
- Alteco super marnivelo | 245 m |
- Koordinatoj | 49° 6′ 56″ N, 7° 55′ 56″ O (mapo)49.1155555555567.9322222222222 |
Enfluejo | apud Leimersheim en la rivereton Michelsbach |
- Alteco | 97 m |
- Koordinatoj | 49° 7′ 36″ N, 8° 20′ 35″ O (mapo)49.1266666666678.3430555555556 |
Altecodiferenco | 148 m |
Geografio | |
Trairataj urbetoj | Bad Bergzabern, Kandel |
La rojo Erlenbach estas 34,2 km longa maldekstra flankrivero de la rivereto Michelsbach en la germana federacia lando Rejnlando-Palatinato.
Rivervojo
[redakti | redakti fonton]La rojo Erlenbach fontas en Vasgovio, la suda parto de la Palatinata Arbaro en la komunumo Birkenhördt sur alteco de 245 m super marnivelo.[1] Ĝi fluas orienten kaj forlasas apud Bad Bergzabern la Palatinatan Arbaron. Poste ĝi fluas tra Kapellen-Drusweiler, Oberhausen, Barbelroth kaj Winden. Poste ĝi estas la limo inter Kandel, Erlenbach kaj Hatzenbühl. Post Rheinzabern kaj Neupotz ĝi kuniĝas en Leimersheim kun la de dekstre alfluanta Otterbach al la rivereto Michelsbach. Tiu konsistas el pluraj malnovrejnaj meandroj kaj enfluas post 10 km apud Sondernheim en la Rejnon. La alteco de la enfluejo estas 96 m super marnivelo.[2]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Landschaftsinformationssystem der Naturschutzverwaltung: Kartendienst Quellhöhe. Abgerufen am 11. März 2014
- ↑ Landschaftsinformationssystem der Naturschutzverwaltung: Kartendienst Mündungshöhe. Abgerufen am 11. März 2014