Saltu al enhavo

Ernő Barta

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ernő Barta
Persona informo
Naskonomo Braun Ernő
Naskiĝo 14-an de februaro 1878 (1878-02-14)
en Székesfehérvár
Morto 6-an de oktobro 1956 (1956-10-06) (78-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Nova tombejo de Budapeŝto Redakti la valoron en Wikidata
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Arta Universitato Moholy-Nagy (1894–1899) Redakti la valoron en Wikidata
Subskribo Ernő Barta
Familio
Infano Éva Barta Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo pentristo
grafikisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Ernő Barta [ernO], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Barta Ernő, estis hungara pentristo, grafikisto. Lia origina familia nomo estis Braun ĝis 1896, lia filino estis Éva Barta.

Ernő Barta[1] naskiĝis la  14-an de februaro 1878 (nun 1878-02-14) en Székesfehérvár, li mortis la 6-an de oktobro 1956 en Budapeŝto.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Ernő Barta devenis el juda familio. Li akiris diplomon en Tutlanda Reĝa Industriarta Lernejo en 1899, poste li studis en privata lernejo de en:Anton Ažbe és Hugo Wolf en Munkeno ĝis 1903. Hejmenveninta li estis aktiva en ekspozicioj ankaŭ eksterlande kaj pentradis en Budapeŝto, ankaŭ en Artistkolonio (Szolnok) ĝis 1918. Tamen inter 1907-1912 li havis stipendion en Berlino kaj Dresdeno. En 1916 li malfermis grafikan atelieron en Budapeŝto. En la jaroj 1938 kaj 1939 li vivis en Nederlando. Krom pentraĵoj (ĝenroj, pejzaĝoj) li kreis afiŝojn, litografiojn kaj akvafortojn. Li edziĝis en 1906, post jardeko filino naskiĝis. Li ricevis ekspoziciajn premiojn inter 1904-1914, nederlandan ŝtatan premion en 1939.

Elektitaj grafikaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • Elnémult csataterek (1915)
  • Kenyér (1925)
  • Aquincum (ĉirkaŭ 1930)
  • Dance Macabre (1945-1946)

Elektitaj pentraĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • Táncosnő
  • Júdás
  • Anyai örömök
  • Tanyai temető
  • Vájár (1925)
  • Virágcsendélet (1955)
  • Vázsonyi Vilmos (portreto)
  • Dunapart Mohácsnál

Elektitaj ekspozicioj solaj

[redakti | redakti fonton]
  • Budapeŝto (1912, 1945, 1978)

Elektitaj ekspozicioj grupaj

[redakti | redakti fonton]
  • Munkeno (1900)
  • Budapeŝto (1901, 1916, 1922, 1931)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]