Ernestine von Wildenbruch
Ernestine von Wildenbruch | ||
---|---|---|
Ernestine von Wildenbruch, portreto de Eduard Magnus, 1848 laŭ verko de Franz Krüger el la 1832-a jaro
| ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 31-an de oktobro 1805 en Środa Śląska | |
Morto | 2-an de januaro 1858 (52-jaraĝa) en Berlino | |
Lingvoj | germana vd | |
Ŝtataneco | Reĝlando Prusio vd | |
Familio | ||
Edz(in)o | Ludwig von Wildenbruch (en) (1837–) vd | |
Infanoj | Heinrich Emin von Wildenbruch (en) , Luise von Wildenbruch (en) , Margarete von Wildenbruch (en) , Ludwig Wildenbruch (en) , Ernst von Wildenbruch, Berta von Wildenbruch (en) vd | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Ferdinande Christiane Friedrike Charlotte Ernestine von WILDENBRUCH (naskiĝinta von Langen la 31-an de oktobro 1805 en Środa Śląska, mortinta la 2-an de januaro 1858 en Berlino) estis germana salonistino kaj patrino de la verkisto Ernst von Wildenbruch.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Ernestine estis la filino de la prusa kapitano kaj posta komandanto de Saarlouis Ferdinand Carl von Langen (1765-1820) kaj lia dua edzino Christiane Eleonore, fraŭline von Schick (1774-1805). Ĉar la patrino mortis baldaŭ post la naskiĝo de Ernestine, la amiko kaj kontrolisto de ŝia patro tiutempe, kolonelo Carl Andreas von Boguslawski, prenis ŝin en sian domon kiel vartfilinon.
En 1827 ŝi iĝis korinklino al princino Luise Radziwiłł. En la Palaco Radziwill, la centro de societa vivo en Berlino tiutempe, ŝi renkontis la vartfilon de la princino, Louis von Wildenbruch (1803-1874), filon de princo Ludoviko Ferdinando de Prusio el rilato kun filino de komercisto Henriette Fromme (1783–1828). Post la geedziĝo la 9-an de aŭgusto 1837 ĉe Kochberg-kastelo (kie loĝis ŝia deinfanaĝa amiko Louise von Stein, la bofilino de Charlotte von Stein) ŝia edzo forlasis la armeon por iĝi diplomato. De 1842 ŝi vivis kun la familio en Bejruto, kien ŝia edzo estis translokigita kiam li estis nomumita prusuja konsulo ĝenerala por Sirio.
Dum hejmforpermeso ŝi estis retenita per la revoluciaj okazaĵoj en Berlino ĝis 1850. Ŝi vivis en la Palaco Radziwill, kie ŝi prizorgis politikan salonon. Ŝi poste sekvis sian edzon al la diplomatiaj postenoj en Ateno kaj Konstantinopolo. Pro grava kancero-malsano, ŝi revenis al Germanio en 1857, kie ŝi mortis post severa suferado en sia Berlina loĝejo ĉe Ziehtenplatz 33. Ŝi estis entombigita en la malnova garnizontombejo ĉe la flanko de siaj vartgepatroj. La tombo ne estas konservita, sed povas lokaliziĝi.
Graveco
[redakti | redakti fonton]Ernestine von Wildenbruch estis respektata personeco en tribunalaj kaj diplomatiaj cirkloj same kiel en la ministerio pri eksteraj aferoj. Ŝiaj sperto kaj opinio estis aprezitaj. Ŝi penis havi grandan influon sur la diplomatiajn agadojn de sia edzo. Dum la tempo de la politika ribelo, cirkloj lojalaj al la reĝo vizitadis ŝian salonon. La verkistino Marie von Bunsen (ĉe Die Frau und die Geselligkeit, Leipzig 1916, p. 59-60) klare atestas ŝian gravecon kaj grandan influon ekz. al politikistoj.[1]
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Leteroj de Ernestine von Wildenbruchs 1842–1857, ĉe: Aus der preussischen Hof- und Diplomatischen Gesellschaft. Albert von Boguslawski (eld.) Stuttgart kaj Berlin 1903.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Hedwig Abeken (eld.): Heinrich Abeken. Ein schlichtes Leben in bewegter Zeit. Mittler und Sohn. Berlin 1904.
- Hedwig Abeken (eld.): Hedwig von Olfers, geb. v. Staegemann 1799–1891. Ein Lebenslauf. Bd. 2: Erblüht in der Romantik, gereift in selbstloser Liebe. Aus Briefen zusammengestellt. 1816–1891. Mittler und Sohn. Berlin 1914.
- Marie von Bunsen: Die Frau und die Geselligkeit. Leipzig 1916.
- Berthold Litzmann: Ernst von Wildenbruch. Grote. Berlin 1913–16.
- Petra Wilhelmy: Der Berliner Salon im 19. Jahrhundert (1780–1914). in: Veröffentlichungen der Historischen Kommission zu Berlin. Band 73. Berlin 1989.
- Petra Wilhelmy-Dollinger: Die Berliner Salons: mit historisch-literarischen Spaziergängen. Walter de Gruyter. Berlin 1999.
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Man begreift, daß im Auswärtigen Ministerium zu Berlin das Wort und das Urteil dieser Frau einen Klang und ein Gewicht hatten, wie es wohl selten einer Frau im Rat der Männer eingeräumt worden ist. Alle offiziellen Noten und Berichte ihres Mannes wurden ihr zur Kenntnis gegeben. Abeken konferierte mit ihr über den Gang der preußischen Politik wie mit einem Kollegen und empfing mehr als einmal Ratschläge, die, wenn wohl auch ohne Ursprungsattest, an der leitenden Stelle ernste Beachung fanden. Eine wahre ‚donna di gabinetto‘ wie sie oft scherzend in den Briefen ihres Mannes genannt wurde, in deren Händen die Fäden der Politik zusammenlaufen. Vom August 1849 bis in den Februar 1850 war Frau Ernestine wieder auf diese Tätigkeit angewiesen, die sie unermüdlich vermittelnd, Ansprüche sondierend, in bewunderungswürdiger Weise ausübte. Die Mittwochabende in ihrem Salon, an denen man so oft bis in die Morgenstunden hinein – man versammelte sich allerdings manchmal erst gegen Mitternacht – bei Spiel und zwanglosen Gedankenaustausch aushielt, gehörten unstreitig zu den Hauptanziehungspunkten für alle Persönlichkeiten, die mit dem Auswärtigen Ministerium in irgendwelcher Beziehung standen. Hier erschien auch gern der von Ernestine besonders geschätzte Graf Brandenburg, um nach schwerer, erdrückender Tagesarbeit einen Augenblick auszuruhen im Geplauder mit der Herrin des Hauses. Auch die geselligen Pflichten außerhalb des Hauses nahm sie sehr enst, um jederzeit orientiert, immer in der Lage zu sein, den Gatten über alle bedeutenden Vorgänge aus erster Quelle auf dem Laufenden zu halten.
Fonto
[redakti | redakti fonton]En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Ernestine von Wildenbruch en la germana Vikipedio.