Erzsébet Mária Eszes
Erzsébet Mária Eszes | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 23-an de julio 1951 en Szebény |
Morto | 14-an de marto 2024 (72-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto • hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Infanoj | 2 |
Okupo | |
Okupo | ĉiĉerono esperantisto oficisto |
Erzsébet Mária Eszes [erĵEbet eseŝ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Eszes Mária Erzsébet, estis hungara oficisto, amatora pentristo, korusano (soprano) kaj poeto, ankaŭ esperantisto.
Erzsébet Mária Eszes[1][2] naskiĝis la 23-an de julio 1951 en Szebény, ŝi mortis la 14-an de marto 2024.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Erzsébet Mária Eszes maturiĝis en gimnazio en Pécs en 1969, post 3 jaroj ŝi akiris fremdultrafikan licencon en fremdultrafikejo en Pécs kaj en 1975 denove en pli alta grado. Ŝi akiris pliajn licencojn pri bankado en 1990, post 2 jaroj pri oficejaj laboroj. Inter 1969–1990 ŝi laboris en fremdultrafikejo, poste 2 jarojn en banko (ambaŭ en Pécs). Ŝia lasta laborejo estis komerca centro ĝis la pensiuliĝo en 1997. Intertempe ŝi vidviniĝis kun 2 filoj, baldaŭ ŝi translokiĝis al Komló.
Ŝi ankaŭ estis esperantisto kaj partoprenis en organizadoj de pluraj renkontiĝoj. Inter 2016–2021 ŝi estis la prezidantino de Hungaria Esperanto-Asocio. Kiel emerito ŝi komencis ankaŭ pentradi pejzaĝojn. Ŝi partoprenis en pentraĵa maratono de Universitato Semmelweis, kie oni pentradis kontinue dum 24 horoj. La organizantoj donacos la pentrajojn por helpi la malsanajn infanojn. Ŝi eldonis ankaŭ du hungarlingvajn poemarojn, krome ekde 2005 ŝi establis ekspoziciojn 15-foje ekzemple en Pécs, Komló, Budapeŝto, Szeged, Szolnok, Szerencs, Szebény, Jánoshida, Kozármisleny. Ŝi ankaŭ kantadis en ĉambra koruso.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Árnyékból a fényre (poemaro, 2005)
- Zengő-Fény (2010)
- pluraj hungaraj kaj esperantaj artikoloj
Fontoj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM2623491;jsessionid=2293B77FF45BF0F65A1F997D1D668B73 hungarlingva datenaro de muzeo
- ↑ https://magyarnemzetinevter.hu/person/1735592/ nemzeti névtér