Esguevillas de Esgueva
Esguevillas de Esgueva | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 47176 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 258 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 6 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 45′ N, 4° 23′ U (mapo)41.751111111111-4.3794444444444Koordinatoj: 41° 45′ N, 4° 23′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 780 m [+] | ||
Areo | 41 km² (4 100 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Esguevillas de Esgueva [+] | |||
Esguevillas de Esgueva [esgeBIljas desGEba] estas municipo en la nordoriento de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Valle del Esgueva (Valo de Esgeva) en la nordoriento de la provinco. Esguevillas de Esgueva estas etimologie komprenebla kiel Esgevaĵoj de Esgevo alude al la rojoj kiuj fluas al rivero Esgueva.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 41,5 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 269 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono. Ĝi distas 36 km de Valadolido, provinca ĉefurbo.
Ĝi limas angule kun la provinco Palencio. Ĝia municipa teritorio estas trapasata de la riveroj Esgueva kaj Arranca.
Historio
[redakti | redakti fonton]En Mezepoko okazis reloĝado eble ĉirkaŭ la 9-a jarcento. La areo apartenis al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio.
Estis urbomuregoj ĝis la 18-a jarcento, kiam oni detruis ilin; restas memoro en la toponimio de la strataro.
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, kaj beto) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).
De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejo de la 16a jarcento, la urbodomo de la 19a jarcento kaj la placo kie estas kelkaj domarkoj.