Esperanto-movado en Madagaskaro
Pioniroj de la Esperanto-movado en Madagaskaro estis P. Bourdier kaj M. Ravelojaona en Antananarivo en 1901 kaj P. Lemoine en Diego-Suarez en 1903. En 1905 en Antananarivo estis fondita Esperanto-grupo, samjare fondiĝis Esperanto-grupo ankaŭ en Ankadifotsy. La gazeto Le Courrier de Tananarive (Antananarivo) presis Esperanto-kronikon kaj artikolojn. En 1907 estis fondita grupo malagasa kaj grupo en la 13-a regimento de kolonia infanterio kun 30 membroj. Laŭ Dietterle-statistiko en 1928 nur unu esperantisto troviĝis sur la insulo. Laŭ ICK-raporto 1929 „troviĝas jam notinda nombro de esperantistoj indiĝenaj.“ En 1933 delegito de UEA estis nur en Fianarantsoa.
En 1960 estis fondita Unuiĝo de Malagasaj Esperantistoj kaj Junulara Esperantista Organizo Madagaskara estis fondita en 1963, kaj aliĝis al TEJO en 1988.
Hodiaŭ estas vigla Esperanto-movado tie. En Antananarivo estas Karatea Esperanto-klubo kaj Tana Esperanto-klubo. Estas lokaj kluboj en Antsirabe, Soavinandriana, Tsarananàna, Bealanara, Mandritsara kaj Mahabo, krom izolitaj esperantistoj en kelkaj aliaj urbo. Estas ankaŭ Esperanto Eksport', loka provo de uzi Esperanton en komerco.
Inter Ni estis oficiala revuo de madagaskara Esperanto-movado.