Etagnières
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Etagnières (stacidomo). |
Etagnières | |
---|---|
Blazono de Etagnières | |
Vilaĝocentro de Etagnières | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Vaŭdo |
Distrikto | Centro de Vaŭdo |
Geografia situo | CH1903: 536657 / 161306 (mapo)46.66.6119444444444Koordinatoj: 46° 36′ N, 6° 37′ O; CH1903: 536657 / 161306 (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 1044 |
Areo | 3,79 km² |
Alteco | 628 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 1037 |
Komunumkodo | 5521 |
Situa mapo de Etagnières | |
Etagnières estas komunumo en la Distrikto Centro de Vaŭdo en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 1 044 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La komunumo Etagnières situas en sudo de la regiono Centro de Vaŭdo, kvin kilometrojn sudsudokcidente de la distriktĉefurbo Echallens kaj saman distancon nordnordokcidente de la kantonĉefurbo Laŭzano. La komunumo konsistas el la vilaĝo Etagnières kaj la setlejoj La Combe kaj Les Ripes, kaj diversaj izolitaj bienoj.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,79 km², de kiuj 13,7% estas kovritaj de arbaro, 74,7% servas por agrikulturo kaj 10,3% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj
[redakti | redakti fonton]La komunumo Etagnières limas en nordo al Bioley-Orjulaz, en nordoriento al Assens, en oriento al Morrens, en sudo al Cheseaux-sur-Lausanne, kaj en okcidento al Boussens.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Tra Etagnières pasas la kantona ĉefvojo n-ro 5 de Neŭŝatelo al Laŭzano. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A9 situas 4 kilometrojn sudsudoriente de la komunumo apud Laŭzano. Pere de la mallarĝspura trama fervojo de Laŭzano tra Echallens al Bercher la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua dokumenta mencio de Etagnières datiĝas el la jaro 1202 kiel Etanneres. Sur la komunuma teritorio estis trovitaj restaĵo de forĝejo el la gaŭla aŭ romia epoko. Dum mezepoko Etagnieres estis feŭdo de la Senjorujo Echallens, kiu estis havaĵo de la Grafoj de Montbéliard. En la jaro 1403 la feŭdo estis koncedita al Jean de Compey. De 1475 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 Etagnières apartenis al la komunuma berna kaj friburga Senjorujo Orbe-Echallens. Post la revolucio ĝi apartenis al la Distrikto Echallens, kaj surbaze de la administra reformo de 2006 ĝi kun efiko de la 1-a de januaro 2008 ĝi estis integrita al la nova Distrikto Centro de Vaŭdo.[3]
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Fonto: Reta mapo 1:20000 de Swisstopo Arkivigite je 2013-12-03 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
- ↑ Fonto: Marianne Stubenvoll: Etagnières en Historia Leksikono de Svislando (2004-11-05)
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Etagnières – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
Bildoj
[redakti | redakti fonton]-
Biendomo en la centro de Etagnières
-
Stacidomo de Etagnières
|