Vufflens-la-Ville
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Vufflens |
Vufflens-la-Ville | |
---|---|
Blazono de Vufflens-la-Ville | |
Vufflens-la-Ville | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Vaŭdo |
Distrikto | Centro de Vaŭdo |
Geografia situo | CH1903: 531051 / 158804 (mapo)46.5769444444446.5391666666667Koordinatoj: 46° 35′ N, 6° 32′ O; CH1903: 531051 / 158804 (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 1183 |
Areo | 5,38 km² |
Alteco | 478 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 1302 |
Komunumkodo | 5503 |
Situa mapo de Vufflens-la-Ville | |
Vufflens-la-Ville (malnova germanlingva nomo Wolflingen) estas komunumo en la Distrikto Centro de Vaŭdo en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 1 183 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La komunumo Vufflens-la-Ville situas sur la molasaj montetoj de la Vaŭda Mezlando ĉe la orienta bordo de la rivero Venoge en sudokcidento de la regiono nomita Centro de Vaŭdo (en la franca lingvo Gros-de-Vaud), en distanco de proksimume 10 kilometrojn okcidentnordokcidente de la kantonĉefurbo Laŭzano. La komunumo konsistas el la vilaĝo Vufflens-la-Ville, kaj la vilaĝetoj Marteley kaj La Pale, kaj diversaj novaj loĝkvartaloj.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 5,38 km², de kiuj 21,0% estas kovritaj de arbaro, 63,0% servas por agrikulturo kaj 13,6% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj
[redakti | redakti fonton]La komunumo Vufflens-la-Ville limas en nordo al Penthaz, en nordoriento al Sullens, en oriento al Mex, en sudoriento al Villars-Sainte-Croix, en sudo al Bussigny-près-Lausanne, en sudokcidento al Aclens, kaj en nordokcidento al Gollion.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]En oriento de Vufflens-la-Ville pasas la kantona ĉefvojo n-ro 9 de Laŭzano al Vallorbe. De la kantona ĉefvojo du konektaj vojoj kondukas al la vilaĝocentro kaj alia vojo kondukas al Aclens. La plej proksimaj alveturejoj al la svisa aŭtovojo A1 estas Cossonay sur la teritorio de Penthaz 2 kilometrojn nordoriente kaj Villars-Sainte-Croix 2 kilometrojn sudoriente de la komunumo. La komunumo disponas pri stacidomo ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Laŭzano al Yverdon-les-Bains.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua dokumenta mencio de Vufflens-la-Ville datiĝas el la jaro 1011 kiel villa Vuolflinges. En Vufflens-la-Ville estis trovitaj tombomonteto el la bronzepoko, restaĵoj de setlejo el la La-Tène-epoko, de romiaj konstruaĵoj kaj de tombokampo el la frua mezepoko. en la jaro 1011 la Abatejo Romainmôtier de la reĝo Rudolfo la 3-a de Burgonjo ricevis naŭ komunumteritoriojn en Vufflens-la-Ville. En la jaro 1096 en Vufflens-la-Ville estis fondita priorejo por administri la havaĵon de Romainmôtier en la regiono. Sub la berna regado de 1536 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 Vufflens-la-Ville apartenis al la Voktejo Laŭzano. Post la revolucio ĝi apartenis al la Distrikto Cossonay, kaj surbaze de la administra reformo de 2006 ĝi kun efiko de la 1-a de januaro 2008 ĝi estis integrita al la nova Distrikto Centro de Vaŭdo.[3]
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Aliaj lokoj kun la nomo Vufflens
- Vufflens-la-Ville (stacidomo)
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Fonto: Reta mapo 1:20000 de Swisstopo Arkivigite je 2013-12-14 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
- ↑ Fonto: François Béboux: Vufflens-la-Ville en Historia Leksikono de Svislando (2013-04-04)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Vufflens-la-Ville – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|