Saltu al enhavo

Etiopia otido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Etiopia otido
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Otidoformaj Otidiformes
Familio: Otidedoj Otidae
Genro: Heterotetrax
Sharpe, 1894
Specio: Etiopia otido

Heterotetrax humilis
Blyth, 1855

Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Etiopia otido (kaj laŭ la scienca nomo Heterotetrax humilis ankaŭ Malgranda bruna otido) estas mezgranda birdo de la familio de Otidedoj de la ordo Otidoformaj. Ĝi estas indiĝena de Orienta Afriko, nome en Somalio kaj Etiopio, kie ĝiaj naturaj habitatoj estas tropikaj kaj subtropikaj sekaj arbustaroj kaj tropikaj kaj subtropikaj sekaj herbejoj de malaltaj teroj. Kiel indikas la specia nomo humilis, tiu otido estas la plej malgranda en la mondo kun nur 45 cm kaj 600 g. Ĝi estas minacata pro habitatodetruo.

Kiel la plej malgranda specio en sia genro, la malgranda bruna otido atingas maksimuman longon de proksimume 45 cm. Ili estas helbrunaj birdoj kun blankecaj subaj partoj. La masklo havas nigran tufon sur la nuko, kaj nigran gorĝon makulecan per blanka koloro. Al la ino mankas tiuj nigraj areoj, anstataŭe ŝi havas tre sablokoloran makulareon sur la dorso, flugiloj kaj brusto. Kaj masklo kaj ino havas malhelajn flugilplumojn, kaj dum flugado montras sveltan blankan enverguron, kiu disigas la nigrajn plumojn de la sablobrunaj flugilkovriloj.[1] La ino de Blankventra otido (Eupodotis senegalensis), kiu havas pli larĝan teritorion, estas pli granda kaj pli malhela kaj havas bluecgrizan koloron sur la kolo. La voko de la eta bruna otido estas eldirata havante la kolon etendita kaj la kapon ĵetita malantaŭen kaj ĝi estas altatona, sonora.[1]

Distribuado kaj habitato

[redakti | redakti fonton]

La Etiopia otido estas endemia de Korno de Afriko, kie ĝia teritorio inkludas sudan kaj orientan Etiopion kaj nordan kaj centran Somalion.[1] Ĝia tipa habitato estas seka arbustaro kaj malferma dornarbustaro, kaj ĝi foje translokiĝas al herbotufaj ebenaĵoj. Ili vivas je altaĵoj de ĝis 1500 m.[1]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • Josep del Hoyo, Andrew Elliot, Jordi Sargatal: Handbook of the Birds of the World. Band 3: Hoatzin to Auks. Lynx Edicions, Barcelona 1996, (ISBN 8487334202).

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]