Ettischleben
Ettischleben | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
komunumoparto en Germanio ![]() | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 99310 | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 50° 50′ N, 11° 2′ O (mapo)50.837511.0364Koordinatoj: 50° 50′ N, 11° 2′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 297 m [+] | ||
Areo | 3,49 km² ( 349 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
![]() | |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Ettischleben estis parto de Wipfratal en Distrikto Ilm, Germanio, kun 157 enloĝantojn estante sur alteco de 310 metroj. Ĝi situas ĉ. 6 km for de Arnstadt en regiono kvazaŭ senarba inter Alkersleben norde, Bösleben eoste, Marlishausen sude kaj Dornheim ueste. Temas pri la plej norda ero de Wipfratal. Ekde la 1-a de januaro 2019 ĝi estas kvartalo de la urbo Arnstadt.
Historio
[redakti | redakti fonton]Ettischleben menciitis la unuan fojon inter 750 kaj 779. La vilaĝo ĉiam estis sub influo de proksima Arnstadt.La 1-an de julio 1950 ĝi unuiĝis kun Alkersleben. La 20-an de majo 1963 ĝi aliĝis al Marlishausen kaj la 25-an de marto 1994 kune kun Marlishausen ĝi iĝis parto de Wipfratal.
Konstruaĵoj
[redakti | redakti fonton]- La protestantisma Preĝejo Sankta Ciriako estas romanika laŭ origino kaj alikonstruitis en la 16-a jarcento. Malfrugotikaj estas la lignaj galerioj kiel ankaŭ la ĥoreja fenestro. Belas interne tabernaklodometo el la malfrua 15-a jarcento, epitafoj por Hans kaj Anna Bodenstein kun pentrita lasta juĝo (post 1591) kaj pilgrimbildo kun scenoj el la vivo de Jesuo Kristo. En 2001 la ejo tegmentitis per ardezo.
- Lebenshof: en la vilaĝo troviĝas replenfortigejo por homoj havintaj psikologian traktadon.
Ekonomio kaj trafiko
[redakti | redakti fonton]En Ettischleben gravas agrikulturo. Multaj enloĝantoj estas pendollaborantoj farantaj navedon ĉefe en la direkto de Arnstadt. Stratoj unuigas Ettischleben kun Alkersleben, Dornheim kaj Marlishausen, kie troviĝas la plej proksima stacidomo ĉe la fervojlinio inter Arnstadt kaj Saalfeld (Saale).
Gefiloj
[redakti | redakti fonton]- Adolf Franke, geologo
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Ettischleben sur la oficialaj paĝoj de Wipfratal Arkivigite je 2016-03-05 per la retarkivo Wayback Machine