EuroVelo 8
eŭropa bicikla vojo 8 EuroVelo | |||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||||||
long-distance cycling route | |||||||||
| |||||||||
La longdistanca biciklada vojo EuroVelo 8, nomata Mediteranea vojo, estas internacia eŭropa vojo nur por bicikloj kaj aliaj senmotoraj veturiloj (precipe vicradaj glitiloj). Ĝi longas 7 500 kilometrojn kaj vojas en la eŭropaj ŝtatoj Hispanio,
Francio,
Monako,
Italio,
Slovenio,
Kroatio,
Bosnio kaj Hercegovino,
Montenegro,
Albanio,
Grekio,
Turkio kaj
Kipro.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/e/ee/EuroVelo_Route_8.svg/360px-EuroVelo_Route_8.svg.png)
Pli detale, la internacia vojo pasas tra la lokoj
Kadizo - Malago - Almerio - Murcio - Alakanto - Valencio - Barcelono - Beziero - Sète (EV17) - Cannes - Nico - Torino - Pavio (EV5) - Mantovo (EV7) - Venecio - Triesto (EV9) - Koper - Pula (EV9) - Zadar - Split - Dubrovnik - Tivat - Kotor - Shkodër - Tirano - Vlorë - Patraso - Ateno (EV11) - Bergama - Izmiro - Selçuk - Nikozio - Larnaka - Limasolo - Pafo - Polis kaj interligas ilin.