Saltu al enhavo

FM-7

El Vikipedio, la libera enciklopedio
FM-7
modelo de komputilo vd
Dum nekonata - nekonata/nuntempe
Antaŭulo FM-8
Sekvanto FM Towns
vdr

FM-7Fujitsu Micro 7 estas hejma komputilo kreita de Fujitsu.[1][2] Ĝi estis unue eldonita en 1982 kaj vendita en Japanio kaj Hispanio.[3] Ĝi estas simpligita versio de la pli frua komputilo FM-8 de Fujitsu,[1], kaj dum ĝia disvolvo ĝi estis referencita kiel FM-8 Jr.

Kvankam ĝi estis unue desegnita kiel reduktita versio de la FM-8 (la FM-7 kostanta 126,000 enojn, kompare kun 218,000 enoj por la FM-8[1][4]), plej rimarkinde per la forigo de la (multekosta) vezikmemoro-teknologio, la FM-7 ricevis la pli efikan sonĉipon AY-3-8910, kiu kapablis plenumi tri-voĉan sonan sintezon. Tio favoris la sukceson de la maŝino en la hobia komputila merkato de Japanio kaj igis ĝin pli popularan sistemon ol la FM-8.

La FM-7 ĉefe konkuris kun la komputilaj serioj NEC PC-8801 kaj Sharp X1 en la fruaj 1980-aj jaroj. Ĝi estis poste sukcedita de la serio FM-77 en 1984, kiu proponis malantaŭan kongruecon kun la FM-7. La serio FM-77 estis poste mem sukcedita de la 32-bita FM Towns en 1989. La FM-7 estas bazita ĉirkaŭ la ĉefprocesoro 6809, kiu estis ankaŭ uzata en hejmaj komputiloj kiel la TRS-80 Color Computer kaj Dragon 32/64, sed ankaŭ en pluraj arkadmaŝinoj.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 1,2 FM-7 (1982) (angle). Alirita 2022-12-06.
  2. FM 7 Fujitsu. Alirita 2022-12-06.
  3. . Fujitsu FM-7: O "CoCo japonês" ? | AMX PROJECT (pt-PT). Alirita 2022-12-06.
  4. FM-8 (1981) (angle). Alirita 2022-12-06.