Fakaj Esperanto-vortaroj pri medicino
Aspekto
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/6/6a/Vortaroj.jpg/160px-Vortaroj.jpg)
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/6/6a/Vortaroj.jpg/160px-Vortaroj.jpg)
Ĉi tiu paĝo listigas vortarojn pri medicino kiuj tradukas el naciaj lingvoj al Esperanto kaj inverse.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/eo/thumb/0/05/Esperanta_Teknika_Medicina_Vortaro%2C_ekstera_librokovrilo.jpg/140px-Esperanta_Teknika_Medicina_Vortaro%2C_ekstera_librokovrilo.jpg)
la Medicina Vortaro de Maurice Briquet
Libroforme
[redakti | redakti fonton]- Esperanta Teknika Medicina Vortaro de Maurice Briquet (Bruselo, eldonejo Internacia Medicina Revuo, 1932, en Esperanto, latina, angla, franca, germana, itala kaj hispana)
- Angla-Esperanta medicina terminaro. Yamazoe Saburoo. Reviziis Stevens T. Norvell la pli juna. Redaktis Włodzimierz Opoka. Krakovo, 2001. 720p. 21cm. Ampleksega vortaro de klinikaj terminoj, bazita ĉefe sur PIV kaj sur Esperanta Teknika Medicina Vortaro de Maurice Brique (1932). Okaze indikas ankaŭ germanajn, francajn kaj hispanajn terminojn. Bind.
- Latino-Esperanta-Japana Anatomia Terminaro 1922, aŭtoroj d-ro Oŝida (ankaŭ Oĵida, eble la e-ista kuracista aŭtoro Osida Tokurô?) kaj d-ro Sata (ankaŭ Sada)
- Seslingva Vortareto de Medikamentoj laŭ Japana Farmakopeo (Hermesa Rondeto, farmaciista Esperanto-grupo en Japanio, interalie Okamoto Joŝicugu), 1922, 2-a eldono 1924, 3-a eldono 1930, en Esperanto, latina, japana, germana, angla kaj franca, 174 paĝoj
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/3/30/1980_Arzlicher.jpg/140px-1980_Arzlicher.jpg)
la "Kuracista interpretilo" de 1980
- Quaestionarium Medicum (Frederika Meyboom, Nederlando), 1961 eldonejo Elsevier, Amsterdamo: 17-lingva[1]
- Vortoj Uzataj en Medicino (Katō Seiiti), 1962 Japanio
- Ärztlicher Dolmetscher (laŭvorte "kuracista interpretisto"): multlingva frazaro por medicinaj profesiuloj en kontakto kun pacientoj, kiuj ne havas komunan lingvon, en Esperanto kaj 16 pliaj grandkvante parolataj lingvoj, eldonejo Johann Ambrosius Barth en Lepsiko (GDR) 1977, signife ampleksigita 2-a eldono en 1980
- Molekula biologio kaj mikroba genetiko: Internacia vortaro de mikroba genetiko. Ralph A. Lewin. Pekino, 1994. 117p. 19cm. Terminoj de mikroba genetiko kaj molekula biologio. Anglaj ekvivalentoj, difinoj en Esperanto kaj la ĉina.
- Narkotaĵoj: Mehrsprachiges Drogenwörterbuch, "plurlingva vortaro pri narkotaĵoj", en la germana, angla, portugala, hispana, franca, itala, rusa kaj Esperanto, aŭtoro Gereon Janzing, 2004 eldonejo Synergia, 21 cm 64 paĝoj, ISBN 978-3-930442-73-7 [2]
Rete
[redakti | redakti fonton]- Franca-Esperanta kaj Esperanta-franca medicina terminaro
- la retejo skirlet.freesurf.fr de Rusa-Esperanta kaj Esperanta-rusa medicina terminaro ne plu rekte atingeblas, jen la komenco Esperanta-Rusa kaj Rusa-Esperanta arkive laŭ la stato de februaro 2010 en la interreta arkivo, kompreneble eblas plu foliumi
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Libroj kaj aliaj dokumentoj pri medicino en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo de la Aŭstria Nacia Biblioteko (germane)
- Artikoloj pri medicino en Elektronika Bibliografio de Esperantaj Artikoloj (EBEA)
- Listo de medicinaj terminaroj, arkivigita en marto 2013, origine en: Edward Ockey kaj Geoffrey Sutton: Bibliografio de Vortaroj kaj Terminaroj en Esperanto 1887-2002. Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio 2003.
- Terminaroj ekde 1980 pri medicino Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio.
- Hradil, Josef (kompilinto). aktuala Medicina Terminaro de UMEA en formato PDF, Esperanta Medicina Vortaro la unua eldono de 1979 arkivigite el Vikifontaro en marto 2012, tie ĝi nun ne plu estas]
- Medicina vortlisto Franca-Esperanto