Saltu al enhavo

Ferdinand Keller

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ferdinand Keller
Persona informo
Naskiĝo 24-an de decembro 1800 (1800-12-24)
en Marthalen
Morto 21-an de julio 1881 (1881-07-21) (80-jaraĝa)
en Zuriko
Lingvoj germana
Ŝtataneco Svislando Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato de Parizo
Kolegio de Francio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo antropologo
arkeologo
prahistoriisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr
La grava svisa arkeologo Ferdinand Keller

Ferdinand KELLER (naskiĝinta la 24-an de decembro 1800 en Kastelo Marthalen, mortinta la 21-an de julio 1881 en Zuriko) estis svisa prahistori-esploristo kaj teologo.

Vivo kaj agadoj sciencaj

[redakti | redakti fonton]

Studinte teologion kaj natursciencojn en Zuriko, Laŭzano kaj Parizo li iĝis en 1831 profesoro ĉe la Teknika instituto de Zuriko kaj sekretario de la Naturesploranta societo. En tiu ĉi funkcio li publikigis plurajn studojn pri la enkarsten sulkitaj kampoj, la grotoj glaciaj kaj la kavernoj ("ventotruoj") en la Alpoj. La malkovro kaj la esploro de la tombaj montetoj en en la arbaro de Burghölzli (Riesbach, urbokvartalo de Zuriko) - do de monumentoj ĝis tiam taksitaj malgravaj - kondukis al la fondo de la societo "Antiquarische Gesellschaft". Ties estradon havis Keller dum kvar jardekoj. Sub lia gvidado, de la societo kiel ankaŭ de muzeo, la esploroj vere floregis.

Regionhistorio

[redakti | redakti fonton]

Keller ankaŭ esploris la ruinojn de romiaj epokoj en diversaj regionoj de Svisujo kaj klopodis starigi liston pri keltaj kaj alemanaj antikvaĵoj en la lando. En vintro 1853/54 li malkovris en Obermeilen ĉe Bodenlago la unuajn palafitojn. Tuj li iris al aliaj suspektitaj lokoj bodenlagaj kaj sume liveris ok raportojn pri palafitoj en la societa organo "Mitteilungen der Antiquarischen Gesellschaft".

Ekster tio li verkis »Bauriß des Klosters St. Gallen vom Jahr 820« (Zürich 1844) kaj faris arkeologian mapon de Eosta Svisujo (Zürich 1874).

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 10. Leipzig 1907, p. 822, kio legeblas tie ĉi interrete.