Marthalen
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Marthalen (stacidomo). |
Marthalen | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Zuriko |
Distrikto | Andelfingen |
Koordinatoj | 47° 37′ 36″ N 8° 39′ 3″ O / 47.62667 °N, 8.65083 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 37′ 36″ N 8° 39′ 3″ O / 47.62667 °N, 8.65083 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 1840 |
Areo | 14,11 km² |
Alteco | 457 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 8460 |
Komunumkodo | 0035 |
Marthalen estas komunumo en la distrikto Andelfingen, en la Kantono Zuriko, Svislando. La komunumo havis 1840 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007. Marthalen konsistas el la vilaĝoj Marthalen kaj Ellikon ĉe Rejno.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Marthalen situas inter Ŝafhaŭzo kaj Vinterturo en la Zurika Vinlando kiel la distrikto Andelfingen ankaŭ nomiĝas. La plej okcidenta pinto de la komunumo tuŝas ankaŭ la riveron Rejno.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Marthalen situas sur la trajnlino de la Svisaj Federaciaj Fervojoj de Ŝafhaŭzo al Vinterturo kaj estas tra ĝi bone konektita al la Zurika Trafik-Unio. La komunumo estas ankaŭ ligita al la nacia aŭtostrato A4.
Historio
[redakti | redakti fonton]Unua dokumenta mencio de Marthalen okazis sub la nomo Martella en la jaro 858. Setlejoj jam ekzistis pli frue, kiel pruvas arkeologiaj trovaĵoj de la La-Tène-kulturo kaj la romia epoko.
Famuloj
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]