Ferenc Havas
Ferenc Havas | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 12-an de marto 1935 en Budapeŝto |
Morto | 23-an de februaro 2007 (71-jaraĝa) en Sopron |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 25-3-48 Tombejo Farkasrét |
Ŝtataneco | Hungario |
Memorigilo | |
Familio | |
Edz(in)o | Judit Magos |
Okupo | |
Okupo | dancisto baleta majstro |
Ferenc HAVAS, [havaŝ] laŭ hungarlingve kutima nomordo Havas Ferenc estis hungara baletisto kaj altlerneja instruisto. Lia edzino estis Judit Magos.
Ferenc Havas naskiĝis la 12-an de marto 1935 en Budapeŝto. Li mortis la 24-an de februaro 2007 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Ferenc Havas komencis sian karieron, kiel infano en Budapeŝta Ŝtata Operejo en 1947, dume li lernis baleton de Ferenc Nádasi en la Ŝtata Baleta Instituto. Inter 1960-1964 li roladis en Londono, poste en Moskvo, en Bolŝoj-Teatro. En 1973 li dancadis en Bordeaux, baldaŭe li estis majstro en Rio de Janeiro, Stuttgart, Dortmund. Fine li instruis junajn baletistojn en altlernejo en Budapeŝto. Li havis edzinon kaj filinon. Li ricevis premion Kossuth en 1965, pli frue kaj ĉefe poste ankaŭ aliajn premiojn.
Liaj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Leonid Lavrovskij: Giselle, - Albert
- Pjotr Iljiĉ Ĉajkovskij-Lavrovskij: Romeo kaj Julieta (baleto) - titolrolo
- Pjotr Iljiĉ Ĉajkovskij-Petipa-Messerer: Cignolago - princo
- Béla Bartók-Gyula Harangozó: A fából faragott királyfi (Reĝido skulptita el ligno) - titolrolo
- László Seregi: Spartacus - Crassus
- Zaharov: Baĥĉisaraja fontano - Vaclav, Nurali, Girej
- en 3 filmoj li roladis