Saltu al enhavo

Ferenc Révész

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ferenc Révész
Persona informo
Naskiĝo 9-an de decembro 1912 (1912-12-09)
en Budapeŝto
Morto 21-an de aprilo 1985 (1985-04-21) (72-jaraĝa)
en Budapeŝto
Mortokialo Korinfarkto Redakti la valoron en Wikidata
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto, 12-2-15 Redakti la valoron en Wikidata
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo politikisto
verkisto
ĵurnalisto
bibliotekisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Ferenc Révész [rEvEs], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Révész Ferenc, estis hungara politikisto, parlamentano, bibliotekisto. Liaj parencoj estis Mihály Révész kaj András Révész.

Ferenc Révész[1] naskiĝis la  9-an de decembro 1912(nun 1912-12-09) en Budapeŝto, li mortis la 21-an de aprilo 1985 en Budapeŝto.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Ferenc Révész post bazlernejo li akiris ledistan licencon, poste maturiĝis en komerca mezlernejo en sia naskiĝurbo en 1931, dum en 1930 li aliĝis al la socialdemokratoj. Inter 1933–1938 li estis oficisto dum li kontribuis ekzemple en Népszava kaj li estis aktiva en la menciita partio. Ekde 1938 li estis arestita aŭ trudlaboristo aŭ deportito, en 1945 li hejmenvenis el Koncentrejo Dachau. Li faris bonajn kontaktojn kun la komunistoj, lia kariero impetis. Inter 1945–1953 li estis parlamenta deputito, krome ĝis 1951 li estis partilaboristo. En la lernojaro 1949 li prelegis en Scienca Universitato Loránd Eötvös. Inter 1951-1956 li estis bibliotekisto en la akademia biblioteko, poste ĝis la pensiuliĝo li estris Ĉefurba Biblioteko Ervin Szabó-n. Ankaŭ depost 1956 li havis partiajn funkciojn, tamen ne tro gravajn. Lia edzino naskis 3 gefilojn en 1947, 1951 kaj 1952, li vidviĝis en 1983. Li ricevis premiojn inter 1948-1982.

Elektitaj kontribuoj

[redakti | redakti fonton]
  • Zola. Életrajz. (1939)
  • Csokonai Vitéz Mihály. (1942, 1951?)
  • Maxim Gorkij. – Csokonai Vitéz Mihály. (1948)
  • A nemzetközi munkásmozgalom időszerű kérdései. (1949)
  • Céljaink és feladataink a VII. pártkongresszus tükrében. (kunaŭtoro, 1960)
  • Tovább a lenini úton. Az MSZMP X. kongresszusáról. (1971)
  • Könyvtáros portrék. (kunaŭtoro, 1979)
  • A szocializmusképről gondolkodva. (1985)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]