Filino de Kos
Φιλῖνος ὁ Κῷος (315 a. K. - 260 a. K.) | ||
---|---|---|
La unua Empiria Medicina Lernejo en Kos, estis konata kiel Asklepejono aŭ kuraca templo.
| ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 315 a. K. en Kos, Grekio | |
Morto | 260 a. K. en Kos, Grekio | |
Lingvoj | antikva greka vd | |
Alma mater | Empiria Medicina Lernejo de Kos | |
Profesio | ||
Okupo | kuracisto verkisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Filino de Kos estis greka kuracisto kaj disĉiplo de Herofilo de Kalcedono. Laŭ Aulus Cornelius Celsus li, kune kun Serapiono estis la fondinto (290 a. K.) de la Empiria Lernejo pri Medicino en Aleksandrio.[1]
La Empiria Lernejo je Medicino, kontraŭe de la Dogma Lernejo de Medicino, fondita de Hipokrato, asertis ke nur observado kaj sperto, ne teorio, estas sufiĉa fundamento por medicina scio kaj praktiko. Teorio estas rezulto de medicina observado kaj sperto, ne ilia fundamento. Empirioj dependis de palpeblaj, ne nepercepteblaj, kaŭzoj por klarigi sanon kaj malsanon kaj por praktiki medicinon.
Estonte estus fondota la La "Metoda skolo pri Medicino, kiu ekestis en reago al kaj la Empiria Lernejo kaj la Dogma Lernejo (kelkfoje referita kiel la raciisma lernejo). Dum la precizaj originoj de la Metoda lernejo estas vualitaj en iu konflikto, ĝiaj doktrinoj estas sufiĉe bone dokumentitaj. Seksto Empiriko montras al la komuna bazo de la lernejo kun Pironismo, pro la fakto ke ĝi "sekvas la aspektojn kaj prenas el ili kio ajn ŝajnas oportuna." La Metoda lernejo konsideras, ke post kiam kuracisto rekonis la malsanon, kiun paciento havas pro tio, kio ĝi estas, la traktado, kiu devus sekviĝi, estas esence evidenta. Ne temas pri inferenco aŭ observado, sed pri tuja scio.[2]
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Hipokrato de Kos (460 a. K. - 377 a. K.)
- Diokleso de Karisto (375 a. K. - 295 a. K.)
- Pirono de Elido (360 a. K.- 270 a. K.)
- Fileto de Kos (340 a. K.- 285 a. K.)
- Praksagoro de Kos (340 a. K.- 280 a. K.)
- Herofilo (335 a. K. - 280 a. K.)
- Timono de Flio (320 a. K.- 230 a. K.)
- Filino de Kos (Atleto) (280 a. K.- 220 a. K.)
- Bakeo de Tanagra (275 a. K. - 208 a. K.) greka kuracisto
- Heraklido de Tarento (225 a. K. - 157 a. K.) greka kuracisto
- Serapiono de Aleksandrio (225 a. K. - 175 a. K.)
- Apolonio Empiriko (205 a. K. - 147 a. K.) greka kuracisto
- Andromaĥo (10 a. K. - 68 p. K.)
- Marcelo Empiriko (330-415)