Filippo Maria Visconti
Filippo Maria VISCONTI (naskiĝis la 23-an de septembro 1392 en Milano, mortis la 13-an de aŭgusto 1447 samloke) estis lasta duko de Milano el la familio Visconti inter 1412 kaj 1447.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Filippo Maria Visconti estis fama Grafo de Pavio en 1402, kiu sukcedis sian murditan fraton Gian Maria Visconti (1388-1412) en 1412, kiel Duko de Milano. Ili estis filoj de Gian Galeazzo Visconti (1351-1402), antaŭulo de Gian Maria, kun sia dua edzino Katerina Visconti (1361-1404)[1].
El sia unua edziĝo kun Beatrica Lascaris di Tenda, Grafino de Biandrate, kaj malfeliĉa vidvino de Facino Cane (1360-1412)[2] - la kondotiero kiu nutris disputojn inter la partioj de la pli aĝa frato de Filippo kaj lia patrino, Katerina Visconti, la regentino - Filippo Maria ricevis doton de duonmiliono da florenoj, sed, kiam Beatrica komencis tro interesiĝi pri la ŝtataj aferoj, li akuzis ŝin je adulto kaj senkapigis ŝin en la Kastelo de Binasko, en 1418.
Kruela, paranoja kaj treege sentema pri sia fizika malbeleco, malgraŭ tio, li estis granda politikisto, kaj pere de dungado de povohavaj kondotieroj kiel Francesco Bussone (1382-1432)[3], Niccolò Piccinino[4] - kiu malsukcese estris liajn trupojn en la Batalo de Anghiari (1440)[5] - kaj Francesco Sforza, li sukcesis rehavigi al si parton de Lombardio kiu apartenis al la duklando de sia patro.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Dinastio Visconti
- Gian Galeazzo Visconti (1351-1402)
- Muzio Sforza (1369-1424)[6]
- Gian Maria Visconti (1388-1412)
- Pier Candido Decembrio (1399–1477)
- Francesco Sforza (1401-1466)
- Alessandro Sforza (1409-1473)[7]
- Galeazzo Maria Sforza (1444-1476)[8]
- Ludoviko Sforza (1452-1508)[9]
Literaturo
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Enciclopedia Italiana
- ↑ Enciclopedia Italiana
- ↑ Enciclopedia Italiana
- ↑ Encyclopaedia Britannica
- ↑ La Batalo de Anghiari okazis en la 29-a de junio 1440 inter la trupoj de Milano kaj tiuj de la Ligo komandita de la Respubliko de Florenco dum la Militoj de Lombardio.
- ↑ Personensuche
- ↑ Treccani
- ↑ Palazzo Medici
- ↑ Personensuche