Saltu al enhavo

First Star Software

El Vikipedio, la libera enciklopedio
First Star Software
videolud-evoluiga firmao vd
Dum 1982 - nekonata/nuntempe
Fondita en 1982
Fondintoj Richard Spitalny vd
Sidejo Nov-Jorko
Lando Usono
Malfondita en 2018
TTT Oficiala retejo
vdr

First Star Software, Inc. estis videoluda disvolva, eldonada kaj licencada firmao bazita en Chappaqua, Novjorkio,[1] fondita en 1982 de Richard Spitalny (kiu daŭre restis la prezidanto de la kompanio), Billy Blake, Peter Jablon, kaj Fernando Herrera. Ĝi estas plej konata pro la videoluda serio Boulder Dash,[2] kiu komenciĝis ĉe 8-bitaj Atari-komputiloj, kaj Spy vs. Spy, kiu unue aperis por Commodore 64. Ludoj de First Star Software estis adaptitaj al aŭ verkitaj por hejmaj komputiloj, videoludiloj, kaj poste por Macintosh, Microsoft Windows, kaj porteblaj aparatoj. Milionoj da unuoj de ambaŭ Boulder Dash kaj Spy vs. Spyestis entute venditaj .

Fernando Herrera unue verkis edukadan programon por 8-bitaj Atari-komputiloj, My First Alphabet, kiu estis eldonita de la Atari Program Exchange (APX) en 1981. La saman jaron, Atari kreis premion por honori la plej bonan APX-submeton de la jaro. La unua Atari Star iris al My First Alphabet, kune kun premio de $25,000. Herrera sekve kunlaboris kun Richard Spitalny, Billy Blake kaj Peter Jablon por fondi First Star Software. Lia gajno de la prestiĝa Atari Star igis lin la ĉefa vizaĝo de la kompanio.[3]

La unua eldonaĵo de First Star estis la 8-bita pafa videoludo Astro Chase, kiu poste estis distribuita de Parker Brothers.[4] Herrera ankaŭ verkis Bristles kaj Superman: The Game por First Star.

Ekde la 1-a de januaro 2018, la nomo kaj retejo de First Star Software estas posedataj de BBG Entertainment GmbH, kiu ankaŭ aĉetis ĉiujn intelektajn rajtojn rilatajn al Astro Chase, BOiNG!, Boulder Dash, Bristles, Flip & Flop, Millennium Warriors, Omnicron Conspiracy, Panic Button, Rent Wars kaj Security Alert.[5]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]