Saltu al enhavo

Astro Chase

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Astro Chase

Kovrilo por Atari 5200

Kovrilo por Atari 5200
Disvolvo First Star Software
Eldoninto First Star Software
Parker Brothers
Exidy (arkado)
Dato de lanĉo 1982: 8-bitaj Atari
1983: Atari 5200[1]
1984: C64,[2] arcade[3]
Platformo 8-bitaj Atari-komputiloj, Arkado, Atari 5200, Commodore 64
Ĝenro Pafa videoludo
Ludomaniero unuludanta videoludo
Regilo stirstango
vdr

Astro Chase estas pafa videoludo verkita de Fernando Herrera por 8-bitaj Atari-komputiloj. Ĝi estis publikigita de First Star Software en 1982 kiel la unua ludo de la kompanio. Parker Brothers aĉetis licencon por la ludo kaj sekve publikigis kartoĉajn versiojn por la la Atari 5200 en 1983 kaj la Commodore 64 version en 1984. Exidy aĉetis la licencon por arkada uzo kun sia maŝino Max-A-Flex.[4]

La ludado okazas sur dudimensia ruluma mapo de la spaco ĉirkaŭ la Tero, kiun la ludanto devas defendi kontraŭ ekstertera forto. La ĉefa celo estas la detruo de gigantaj minoj, kiuj proksimiĝas al la Tero. Tiutempaj recenzistoj estis impresitaj de la grafikaĵoj, sed postaj taksoj nomis la ludon simplisma.

Ludomaniero

[redakti | redakti fonton]

La ludo komenciĝas kun la ludanto rigardanta scenon ĉe kosmohaveno, laŭ simulita tridimensia vidpunkto. Fluganta subtaso ŝvebas dekstre de la centro, kaj la rolulo de la ludanto eliras el terminala konstruaĵo maldekstre, piediras al kosmoŝipo, adiaŭas, kaj poste eniras.

La vido tiam ŝanĝiĝas al spaco, kie la ludanto uzas la stirstangon por rapide rulumi la ekranon al la elektita direkto, kreante iluzion de flugo. La ekrano estas plena de planedoj kaj aliaj objektoj. Kiam la uzanto premas la pafbutonon sur la stirstango, la stango ne plu movas la ŝipon kaj anstataŭe pafas la armilon de la kosmoŝipo al la elektita direkto. La ŝipo povas moviĝi kaj pafi en malsamaj direktoj samtempe.

La malamikaj eksterteranoj atakas la ludanton per senfina provizo de malamikaj subtasoj. Tamen ili ne estas la ĉefa kontraŭulo de la ludanto. La vera minaco estas la 16 "Megaminoj", kiuj devenas de la rando de la universo kaj malrapide iras al la Tero, en la centro de la ludmapo. Se eĉ unu Megamino atingas la Teron, la planedo eksplodas.

La muziko de la ludo estas senfina buklo de la Uverturo 1812. Post detruado de ĉiuj 16 Megaminoj en certa nivelo, la ludanto povas moviĝi al la sekva, el 36 niveloj entute. Ĉiun kvaran nivelon, la ŝipo revenas al la Tero, kie oni montras animacian scenon.

Disvolviĝo

[redakti | redakti fonton]

En 1981, Atari enkondukis la premion "Atari Star Award" por la plej bona nova programo distribuita tra sia Atari Program Exchange. La gajninto de la unua ĉefa premio de 25,000 dolaroj estis Fernando Herrera por My First Alphabet, porinfana ludo.[5]

Fernando laboris en komputila vendejo posedata de Billy Blake, kiu estis ankaŭ partnero de Richard Spitalny tiutempe. Billy kaj Richard, tiam filmproduktistoj, decidis fondi kaj financi programaran kompanion por elmontri la talentojn de Fernando. Richard kaj Billy financis la kompanion, nomante ĝin First Star Software. Astro Chase estis la unua titolo de la nova kompanio,[4] publikigita la 7-an de decembro 1982.

Versio de Astro Chase por Atari 2600 estis kompletigita en 1983, sed ne publikigita.[6]

Ekrankopio de Astro Chase (8-bita Atari).

Astro Chase pasigis tri monatojn en la dek plej bonaj vendoj de Popular Computer World kaj fariĝis la unua ludo premiita kiel "Komputila Ludo de la Monato" fare de Dealerscope. La ludo cetere ricevis la premion de la "Plej Bona Sciencfikcia/Fantazia Komputila Ludo de 1984" okaze de la 5-a ĉiujara Arkie Awards, kie la juĝistoj priskribis ĝin kiel "batalon en la kosmo kun granda energio" kaj laŭdis ĝiajn animaciajn interscenojn.[7]

La versio de Astro Chase por Atari-komputiloj estis recenzita de la revuo Video en sia kolumno "Arcade Alley", kie ĝi estis priskribita kiel "artolerta kosma pafado" kaj kiel "revolucia ludo kun grafikaj atingoj, kiuj demonstras mirindan virtuozecon". La recenzistoj specife laŭdis la ludmekanikon de la "unu-puŝa propulso".[8]:28

Allen Doum recenzis la ludon por Computer Gaming World kaj deklaris, ke "kio kvalifikas Astro Chase kiel "artolertan" estas ties grafika prezento. La tuta ruluma ludokampo ne nur estas bele desegnita, sed ankaŭ ŝanĝiĝas kun ĉiu ĉasado."[9] Softline deklaris, ke "Astro Chase estas preskaŭ ĉio, kion vi povus deziri en arkadludo ... ekzerco de klaso kaj stilo", citante ĝiajn "mirindajn grafikaĵojn".[10]

En retrospektiva recenzo de la versio por Atari 5200, Keita Iida skribis, ke "la belega tridimensia stela kampo fakte estas nur alia dudimensia labirinto, kun rondaj obstakloj anstataŭ muroj." Li konkludis, "Astro Chase estas granda seniluziiĝo kaj memorigas nin, ke grafikaĵoj estas nur surfaco-profunda."[11] La videoluda kritikisto donis al Astro Chase la litergradon F : "ĉio stilo kaj neniu substanco".[12]

Heredaĵo

[redakti | redakti fonton]

En 1994, MacPlay publikigis unuapersonan renovigitan version de la ludo por Macintosh kiel Astro Chase 3D.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Atari 5200 Astro Chase.
  2. Astro Chase ĉe Lemon 64
  3. Astro Chase ĉe Killer List of Videogames
  4. 4,0 4,1 Astro Chase.
  5. Will Richardson, "First Star in the Atari Universe", Electronic Games
  6. Astro Chase.
  7. (February 1984) “Arcade Alley: The 1984 Arcade Awards, Part II”, Video 7 (11), p. 28–29. 
  8. (May 1983) “Arcade Alley: Zapping for Truth and Justice”, Video 7 (2), p. 26–28. 
  9. Doum, Allen (May–Jun 1983). "The Atari Arena". Computer Gaming World. Vol. 1, no. 10. pp. 28–29.
  10. Lynch, Don. "Astro Chase", Softline, Jul–Aug 1983, paĝoj 26. Kontrolita 28 July 2014.
  11. Atari 5200 Review: ASTRO CHASE.
  12. Astrochase.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]