Saltu al enhavo

MacPlay

El Vikipedio, la libera enciklopedio
MacPlay
negoco vd
Dum 1990 - nekonata/nuntempe
Sidejo Dallas
Lando Usono
Agokampo No One Lives Forever 2: A Spy in H.A.R.M.'s Way
TTT Oficiala retejo
vdr

MacPlay estas la nomo sinsekve uzata de tri usonaj eldonistoj de videoludoj por Apple Macintosh .

MacPlay estis fondita en la fruaj 1990-aj jaroj kiel divizio de Interplay Entertainment. Ĝi estis estrita de produktoro Bill Dugan.[1] Dum ĉi tiu periodo, MacPlay publikigis gravajn ludojn inkluzive de Wolfenstein 3D, Another World, la serion Alone in the Dark, kaj la serion Descent. Pro la deklino de Apple-komputiloj ekde la mezo de la 1990-aj jaroj, Interplay forlasis tiun merkaton kaj la MacPlay-divizion fine de 1997. Fallout estis la fina eldonaĵo.

En 2000, United Developers LLC aĉetis la varmarkon MacPlay de Interplay por uzi ĝin kiel la nomon de interna filio. Ron Dimant fariĝis prezidanto de ĉi tiu nova varianto de MacPlay, kiu havis sian ĉefsidejon en Dalaso, Teksaso.[1][2] En la fruaj 2000-aj jaroj, MacPlay publikigis du gamojn : regulajn ludojn kaj "valorajn" ludojn. Notindaj videoludoj publikigitaj dum ĉi tiu periodo inkludis Baldur's Gate II, Majesty: The Fantasy Kingdom Sim, kaj la unuajn du ludojn de la videoluda serio Fallout. La lasta ludo publikigita de MacPlay estis Tron 2.0 en junio 2004.[3]

United Developers daŭre posedas la rajtojn al la MacPlay-nomo. De novembro 2004 ĝis 2008, la retdomajno MacPlay.com estis uzata kiel programara vendocentro. En 2008, ĝi estis ŝanĝita por redirekti al MumboJumbo, kiu mem estas filio de United Developers fondita de la CEO de MacPlay Ron Dimant kaj situanta en Dalaso, Teksaso.

MacPlay pli freŝdate estis relanĉita kiel eldonisto de videoludoj por Makintoŝo en la Mac App Store. La kompanio en aprilo 2015 eldonis Pillars of Eternity. Ĝi cetere publikigis plurajn aliajn ludojn kiel Shelter 2, Prison Architect, Human Fall Flat kaj Cities in Motion.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 A Visit to MacPlay. Inside Mac Games. Arkivita el la originalo je 2018-08-07. Alirita 2008-11-07.
  2. MacPlay. Moby Games. Alirita 2008-11-07.
  3. MacPlay Announces Tron 2.0. Inside Mac Games. Arkivita el la originalo je 2018-08-07. Alirita 2008-11-07.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]