Saltu al enhavo

Fischbach (Nahe)

Nuna versio (nereviziita)
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fischbach / Asbach
la rojo Asbach en Herrstein
rivero
Bazaj informoj
Situo Hunsrück, Rejnlando-Palatinato, Germanio
Rivera reto Rejno
Longeco 21,3 km[1]
Fluo
Fonto okcidente de Schauren
- Alteco super marnivelo ĉ. 632 m[2]
- Koordinatoj 49° 48′ 40″ N, 7° 12′ 14″ O (mapo)49.8111111111117.2038888888889
Enfluejo apud Fischbach en la riveron Nahe
- Alteco ĉ. 212 m[2]
- Koordinatoj 49° 44′ 25″ N, 7° 24′ 18″ O (mapo)49.7402777777787.405
Altecodiferenco ĉ. 420 m
Geografio
Alfluantoj
- Maldekstraj Hirschbach
Fischbach (Nahe) (Rejnland-Palatinato)
Fischbach (Nahe) (Rejnland-Palatinato)
DEC
fonto
DEC
enfluejo
Fischbach / Asbach
Map
Fischbach / Asbach
vdr

La rojo Fischbach estas orografie maldekstra flankrivero de la rivero Nahe en la mezmontaro Hunsrück en la germana federacia lando Rejnlando-Palatinato. La rivereto ankaŭ nomiĝas Hammerbach kaj Asbach en sia supra parto.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

La rojo fontas je la sudorienta flanko de la meza Idarwald, ĉ. 2,4 km okcidente de Schauren ĉe la monto Steingerüttelkopf sur alteco de 632 m super marnivelo. En la supra parto enfluas kelkaj malgrandaj rojoj, kiuj ankaŭ defluas de la sudorienta flanko de la Idarwald. Unu el ĝi estas la 1,6 km longa Springbach. supre de la enfluejo komenciĝas la la utiligado de la akvoenergio de muelejoj. La rojo atingas la domareton Hammerbirkenfeld, kiu situas je la maldekstra bordo. Ekde ĉi tie la rojo nomiĝas Hammerbach. Iom malsuprenfluas la rojo Mombach. poste enfluas plurajn malgrandaj rojoj. Inter ili la Kempfelder Bach kaj la Schwarzborner Graben. Poste la rojo atingas la muelejon Harfenmühle kaj Asbacherhütte, kiu apartenis al Asbach. Ekde ĉi tie la rojo nomiĝas Asbach. Malsupre de „Weidener Mühle“ enfluas la Ebesbach, kiu venas de nordo. Ekde tie la rojo denove nomiĝas Fischbach.

Post kelkaj kilometroj la rojo atingas Herrstein kaj Niederwörresbach. Ĉi-tie enfluas de dekstro la Wörresbach. Same de dekstre enfluas Wahlenbach, Tiefenbachsgraben kaj Seitzenbach, antaŭ la Fischbach atingas la samnoman lokon Fischbach. Ĉi-tie de maldekstre enfluas la Hosenbach, kiu kun la longeco de 13,5 km estas la plej grava flankrivero de la Fischbach. el la sudokcidento al la rojo fluas la Atelbach antaŭ ĝi sur alteco de 212 m super marnivelo enfluas en la riveron Nahe.

Sur sia 21,3 km longa vojo la rojo superas altodiferencon de 420 m, kiu egalas al meza dekliveco de 19,7 ‰. Ĝi deakvigas akvokolekten areon de 97,648 km².

Flankriveroj

[redakti | redakti fonton]

Sekvas la flankiveroj de la Fischbach de la onto al la enfluejo. La longeco, situo kaj grandeco de la akvokelekta areo estas indikitaj.

  • Springbach - 1,6 km longa maldekstra flankrivero (akvokelekta areo: 2.615 km²)
  • Mombach - 2,1 km longa maldekstra flankrivero (akvokelekta areo: 2,703 km²)
  • Kempfelder Bach - 1,7 km longa dekstra flankrivero (akvokelekta areo: 2,233 km²)
  • Schwarzborner Graben - 2,2 km longa dekstra flankrivero (akvokelekta areo: 1,172 km²)
  • Ebesbach - 5,2 km longa maldekstra flankrivero (akvokelekta areo: 15,118 km²)
  • Wörresbach - 5,3 km longa dekstra flankrivero (akvokelekta areo: 8,328 km²)
  • Wahlenbach - 1,8 km longa dekstra flankrivero (akvokelekta areo: 2,848 km²)
  • Tiefenbachsgraben - 2,6 km longa dekstra flankrivero (akvokelekta areo: 2,814 km²)
  • Seitzenbach - 2,0 km longa dekstra flankrivero (akvokelekta areo: 1,288 km²)
  • Hosenbach - 13,5 km longa maldekstra flankrivero (akvokelekta areo: 27,701 km²)
  • Atelbach - 1,6 km longa dekstra flankrivero (akvokelekta areo: 0,666 km²)

Loko ĉe la rojo

[redakti | redakti fonton]

Griza ardeo kaj blatbeka anaso estas la plej oftaj akvobirdoj en la roja valo, sed ankaŭ vivas tie la eŭropa cinklo kaj la alciono.

La rojo unue trafluas arbaron (Idarwald) poste ekstenzive utiligataj valaj herbejoj. apud la bordo staraa salikojn kaj alnojn.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 Wasserwirtschaftsverwaltung Rheinland-Pfalz. Arkivita el la originalo je 2018-10-18. Alirita 2014-09-04 .
  2. 2,0 2,1 Topografische Karte 1:25.000