Flava supergiganto
Flava supergiganto - estas tre granda stelo, speco de supergigantoj, etapo de stela evoluo. Flavaj gipergigantoj rilatas al spektra klaso А aŭ G. Temperaturo de surfaco de la steloj diapazonas de 4000 °C ĝis 7000 °C. Neofte iuj flavaj supergigantoj povas aparteni al malfrua A aŭ frua K spektra klaso. Flavaj supergigantoj estas raraj steloj kiuj povas rilati al diversaj etapoj de stela evoluo. La speco de steloj karakteriziĝas per grandegaj dimensioj (de 30 ĝis centoj R⊙) kaj lumeco (ĝenerale de 103 L⊙ kaj la plej helaj povas superi 105 L⊙). Samtempe la grandeco de dimensio ne kongruas grandecon da maso: maso de flavaj supergigantoj varias de plimalsupra ol la Suna ĝis pli ol 20 M⊙. Pro la grandega dimensio kaj relative malgranda maso la speco de steloj havas tre malgrandan surfacan graviton. Multaj flavaj supergigantoj estas variaj steloj, kaj unua vice variaj cefeidoj[1].
Reprezentantoj de la flavaj supergigantoj estas[1]:
Flavaj supergigantoj estas evolua etapo stela vivo inter bluaj supergigantoj kaj ruĝaj supergigantoj. Ekzemple, plej fama ruĝa supergiganto Betelĝuzo en 100 jaro a.n.e. estis flafa supergiganto[2].
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 Яркие гиганты и Сверхгиганты (ruse) (elektronika). Про Космос (2023-06-23). Arkivita el la originalo je 2024-01-23. Alirita 2024-02-01 .
- ↑ (2022-06-29) “Colour evolution of Betelgeuse and Antares over two millennia, derived from historical records, as a new constraint on mass and age”, Monthly Notices of the Royal Astronomical Society (en) 516 (1), p. 693–719. doi:10.1093/mnras/stac1969.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|