Saltu al enhavo

Flux (magazino)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Flux
revuo
Periodeco Dumonata

Lando  Usono
Urbo Novjorko
Publikigisto Dennis Page
Establodato 1994
ISSN 1074-5602

vdr

Flux estis mallonge daŭra magazino eldonita en la mezo de la 1990-aj jaroj. Ĝi temis pri muziko (plejparte hardroko kaj hiphopo), bildstrioj kaj videoludoj.

La magazino estis dumonata kaj havis entute sep numerojn. La ĉefsidejo estis en Novjorko kaj la eldonisto estis Harris Publications.[1] Ĝi estis prezentita kiel pli akra alternativo al magazinoj kiel EGM kaj GamePro. Rimarkindaj regulaj sekcioj inkluzivis "Don't Ever Do This" ("Tion Neniam Faru"), kiu proponis detalajn instrukciojn por ŝercoj kaj kontraŭsociaj agoj, kaj "Babewatch", kiu simple montris fotojn de allogaj virinoj el televidspektakloj, filmoj kaj bildstrioj.

Komencante kun la 4-a numero, la eldonisto publikigis du malsamajn versiojn de la revuo, unu por la gazetbudoj kaj alian por la bildstriaj vendejoj. La kovriloj de la gazetbudaj eldonoj ofte temis pli pri la plej popularaj videoludoj de tiu tempo, ekzemple Mortal Kombat 3, dum la vendeja versio temis plivole pri popularaj bildstrioj kiel Lady Death. La interna enhavo estis identa, tamen la vendejaj numeroj komenciĝis de 1, do numero 4 estis numero 1 en bildstriaj vendejoj.

Inter ĝiaj redaktoroj estis Dan Amrich, kiu poste verkis por GamePro dum pluraj jaroj sub la kromnomo Dan Elektro. Bildstriaj recenzoj estis verkitaj de Christopher Golden, kiu poste mem verkis bildstriojn, sed ankaŭ hororajn kaj fantaziajn romanojn. La originala revuo malaperis jam en 1995,[1] sed en 1997, ĝi estis relanĉita denove komencante kun numero 1 kaj ankaŭ disponebla rete. La nova versio estas eldonita en Britio.[2][3]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 Harris Publishing, Inc.. Samuel Saga's Media Stuff. Alirita 22 November 2015.
  2. FLUX Magazine Premiere Issue No. 1 Video Games Music Comics | #1870028795 (angle). Alirita 2022-03-16.
  3. Flux Magazine (en-GB). Alirita 2022-03-16.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]