Saltu al enhavo

Fornos de Algodres

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Fornos de Algodres (stacidomo).
Fornos de Algodres
municipo de Portugalio • urbo de Portugalo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 6370
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 4 989  (2011) [+]
Loĝdenso 38 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 37′ N, 7° 32′ U (mapo)40.616666666667-7.5333333333333 [+]
Areo 131,45 km² (13 145 ha) [+]
Fornos de Algodres (Portugalio)
Fornos de Algodres (Portugalio)
DEC
Situo de Fornos de Algodres

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Fornos de Algodres [+]
vdr

Fornos de Algodres estas portugala urbeto kun ĉirkaŭ 1 600 loĝantoj, apartenanta al la Distrikto Guarda, en la antaŭa provinco de Beira Alta, kaj nuntempe inkludita en la subregiono Beiras e Serra da Estrela de la Centra regiono.

Ĝi estas la sidejo de la municipo Fornos de Algodres, kun 131,45 km² de areo kaj 4 403 loĝantoj (2021), subdividita en 12 fregezioj. La municipa teritorio limas nordoriente kun Trancoso, oriente kun Celorico da Beira, sude kun Gouveia, okcidente kun Mangualde kaj Penalva do Castelo kaj nordokcidente kun Aguiar da Beira.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dolmeno de Matança.

La areo jam estis loĝata en prahistoria epoko (dolmeno) kaj en la epoko de kastrumoj (Bronzepoko) kaj dum la Romia Imperio. De visigotoj kaj islamanoj ne restis restaĵoj. Fernando, reĝo de Leono, konkeris la areon pro kapitulaco de la islamanoj.

La municipo Algodres havis ok loĝlokojn: Casal Vasco, Ramirão, Cortiçô, Vila Chã, Muxagata, Fuínhas, Sobral Pichorro kaj Maceira, kaj ĉiuj tradicie aldonis kromnomon Algodres: «Cortiçô de Algodres», «Vila Chã de Algodres», «Muxagata de Algodres», ktp. Pere de kunigo de la loĝlokoj de la municipo Algodres plus najbaraj loĝlokoj oni formis en 1836 la municipon Fornos de Algodres, pliigita en 1898 per aldono de la fregezioj Além-Mondego, Juncais kaj Vila Ruiva.

La loĝantaro de la municipo atingis pli ol 10 000 loĝantoj en la 1950-aj jaroj, sed poste malpliiĝis pro elmigrado ĝis mal pli ol 5 000; tio estas, oni perdis pli ol duonon.

Submunicipoj[redakti | redakti fonton]

Fornos de Algodres havas la jenajn fregeziojn:

Fregezioj de la municipo Fornos de Algodres.
  • Algodres
  • Casal Vasco
  • Cortiçô e Vila Chã
  • Figueiró da Granja
  • Fornos de Algodres
  • Infias
  • Juncais, Vila Ruiva e Vila Soeiro do Chão
  • Maceira
  • Matança
  • Muxagata
  • Queiriz
  • Sobral Pichorro e Fuinhas

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Preĝejo de Misericórdia kaj Pilorio de Algodres
  • Dolmeno de Cortiçô
  • Pilorioj de Figueiró da Granja, de Fornos de Algodres, de Ínfias, de Matança, de Casal do Monte
  • Dolmeno de Matança
  • Preĝejo de Nª Senhora da Graça de Sobral Pichorro
  • Kapeloj de Santo Cristo aŭ de Senhor do Pé da Cruz kaj de Girões aŭ de la Seminario
  • Monumento al paŝtisto (tabelfoto)

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Fornos de Algodres en la portugala Vikipedio.