Saltu al enhavo

Gouveia (Guarda)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gouveia
municipo de Portugalio • urbo de Portugalio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 6290
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 14 046  (2011) [+]
Loĝdenso 47 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 30′ N, 7° 36′ U (mapo)40.5-7.6 [+]
Alto 650 m [+]
Areo 300,61 km² (30 061 ha) [+]
Horzono Okcidenteŭropa Tempo [+]
Gouveia (Portugalio)
Gouveia (Portugalio)
DEC
Situo de Gouveia

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Gouveia, Portugal [+]
vdr

Gouveia estas portugala urbeto, apartenanta al la Distrikto Guarda, en la antaŭa provinco de Beira Alta, kaj nuntempe inkludita en la subregiono Beiras e Serra da Estrela de la Centra regiono.

Ĝi estas la sidejo de la municipo Gouveia, kun 300,61 km² de areo kaj 14 046 loĝantoj (2021), subdividita en 16 fregezioj. La municipa teritorio limas norde kun Fornos de Algodres, nordoriente kun Celorico da Beira, oriente kun Guarda, sudoriente kun Manteigas, sudokcidente kun Seia kaj nordokcidente kun Mangualde.

Historio[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de Sankta Petro.

La areo jam estis loĝata en prahistoria epoko (dolmeno) kaj en la epoko de kastrumoj (Bronzepoko) kaj dum la Romia Imperio (oni trovis restaĵojn de romiaj vojoj, altaron, tombon de romia militisto). De visigotoj kaj islamanoj ne restis restaĵoj.

Fernando, reĝo de Leono, konkeris la areon pro kapitulaco de la islamanoj en 1055, kaj la plej frua referenco al la kastelo de Gouveia aperis en Bula Oficii nostri de la papo Inocento la 2-a, de 1135. La reĝino D. Teresa donis Gouveia en 1125 al la monaĥoj de la Ordeno de São João de Jerusalém, de la Monaĥejo de Águas Santas, en Maia. D. Sanĉo la 1-a, donis foruon en 1186, kaj D. Afonso la 2-a renovigis la foruon en 1217, kaj oni ricevis novan manuelinan foruon en 1510.

Oni konas ekziston de loka fortikaĵo nur per dokumentaj registroj, kaj jam estis ruiniĝinta en la apoko de la franca invado, kaj oni findetruis kadre de la retiriĝo de la trupoj de la Generalo Massena en Marto 1811. Ankaŭ la judan komunumon de Gouveia en la Mezepoko oni konas nur pro la registro de nomoj kaj profesioj de kelkaj sefarditaj judoj de la 14-a kaj 15-a jarcentoj. En 1967 oni trovis hebrean skribaĵon kiu indikas ke ekzisitis sinagogo en Gouveia, nome en Rua Nova (jaro 1496/7) eble lasta sinagogo konstruita en Iberio antaŭ la dekretoj por forpeloj. Ankoraŭ videblas kelkaj markiloj en la kvartalo Biqueira kaj aliaj lokoj de la historia zono, krom la skribaĵo en Casa da Vivência Judaica. Inter 1528 kaj 1531 oni persekutis anojn de la komunumo de novkristanoj (eks-judoj), oni ekzekutis per brulŝtiparo tri anojn kaj poste oni konstatis iliajn senkulpecojn. Omaĝe franciskanoj de la Konvento de Espírito Santo konstruis kapelon.

En 1759 okazis proceso kontraŭ la familio Távora, de kiu la duko de Aveiro estis tiam senjoro de Gouveia, kiu tial venis al posedo de la krono. Historie funkciis transmigra brutobredado, kio rezultis en lanindustrio. En 1870 el 57 mekanikaj teksiloj funkciantaj en Portugalio, en Gouveia estis 20. En 1873 estis 23 fabrikoj funkciantaj en la municipo kaj fine de la 19-a jarcento ĝi estis la sesa plej grava urba centro de industrio en Portugalio.[1] En Aŭgusto 1902 okazis grava striko, unu el la plej fruaj strikoj de la laborista movado en Portugalio.[2] En 1917 Gouveia estis la dua urbo kun plej granda nombro da laboristoj en la industrio de lano de la regiono de la Serra da Estrela, nome totalo de 1037, superita nur de Covilhã. Gouveia estis altigita al la kategorio de cidade (urbo pro leĝo de 1a de Februaro 1988.

La loĝantaro de la municipo atingis pli ol 27 000 loĝantoj en la 1950-aj jaroj, sed poste malpliiĝis pro elmigrado ĝis nunaj 12 000; tio estas, oni perdis pli ol duonon.

Submunicipoj[redakti | redakti fonton]

Gouveia havas la jenajn fregeziojn:

Fregezioj de la municipo Gouveia.
  • Aldeias kaj Mangualde da Serra
  • Arcozelo
  • Cativelos
  • Figueiró da Serra e Freixo da Serra
  • Folgosinho
  • Gouveia
  • Melo e Nabais
  • Moimenta da Serra e Vinhó
  • Nespereira
  • Paços da Serra
  • Ribamondego
  • Rio Torto e Lagarinhos
  • São Paio
  • Vila Cortês da Serra
  • Vila Franca da Serra
  • Vila Nova de Tazem

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Kapelo de Kalvario.
  • Kastelo de Folgosinho
  • Pilorio de Melo
  • Kapelo de Santa Marta
  • Dolmeno de Pedra da Orca
  • Preĝejo de antikva Konvento de Madre de Deus aŭ preĝejo de Vinhó
  • Casa da Torre - Nacia Monumento
  • Peço de romia vojo de Galhardos, kaj arkeologiejo Outeiro en Folgosinho
  • Pilorio, Kapelo de Santa Marta, iama urbodomo kaj palaco de Melo
  • Preĝejo de Nabais
  • Biblioteko-Muzeo Fundação Laura Santos
  • Muzeo de Miniaturaj Aŭtoj
  • Espaço Arte e Memória
  • Municipa Muzeo de Moderna Arto Abel Manta
  • Casa Museu d'Avó - Etnografia Muzeo
  • Etnografia Muzeo de Freixo da Serra
  • Muzeo de Religia Arto de Misericórdia de Gouveia
  • Casa da Vivência Judaica

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Iva Pires (1986). «Génese e evolução de um centro produtor têxtil. A indústria de lanifícios em Castanheira de Pêra.» (PDF)
  2. «Vidas Por Maria Filomena Mónica»

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Gouveia (Portugal) en la portugala Vikipedio.