Francisko Joŝija (Saksio-Koburgo-Saalfeld)
Francisko Joŝija (naskiĝinta Franz Josias la 25-an de septembro 1697 en Saalfeld, mortinta la 15-an de septembro 1764 en Rodach) estis germana duko reganta inter 1729 kaj 1764 en la duklando Saksio-Koburgo-Saalfeld. Patro lia estis duko Johano Ernesto (Saksio-Saalfeld); en 1723 edzigis lin Anna Sophia (Schwarzburg-Rudolstadt) kiu naskis kvar filojn kaj du filinojn.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Jam en junaj jaroj soldatis Francisko Joŝija partoprenanta la batalon de Francavilla (apud Mesino, inter hispanaj kaj imperiestraj trupoj) kaj la sieĝojn de Palermo kaj Mesino. Laŭ patra volo revenis li Koburgon en 1700. De 1729 li regis kune kun la pli maljuna duonfrato Kristiano Ernesto. Tio necesis pro morganata geedziĝo. Kristiano Ernestro rezidis en Saalfeld, dume Francisko Joŝija en Koburgo. Post sukcesa repuŝo de tronpretendo de la flanko de Meiningen li povis ekde 1735 sole regadi Koburge. Ĉar tiam la duklanda sidejo estiĝis sole Koburgo, la dinastio de Saksio-Saalfeld eknomiĝis Saksio-Koburgo-Saalfeld. Post la morto de la duonfratoen 1745 li vere sole suvereni povis. Jam en oktobro 1733 li enkondukis la principon de unuenaskiteco kion konfirmis lia imperiestra moŝto en 1747.
Inter 1750 kaj 1755 li regadis por tronheredanto Ernesto Aŭgusto la 2-a de Saksio-Vajmaro-Eisenach.
Laŭdire estis Francisko Joŝija imponega viro. Li perdis la maldekstran okulon kiam li ludis volanon, kiu ludo tiam ege modis.[1] Grava por li estis ankaŭ la evoluo de la konstitucio por sia dukujo kaj la nemakula renomo de sia familio. La kastelon je Rodach, kie li mortis kiel plej maljuna inter la Ernestidoj. Ĝin konstruis inter 1748/49 Johann David Steingruber. Tombo lia troviĝas en la Maŭrico-kirko. Posteulis lin la filo Ernesto Frederiko. Filo lia Frederiko Joŝija fariĝis feldmarŝalo.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- August Beck: biografio ĉe ADB
- Das herzogliche Haus Sachsen-Coburg-Gotha. Seine Geschichte und gegenwärtige Stellung in Europa. C. Macklot, 1842, p. 234 ss. (interrete)
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Charles Grey: Die Jugendjahre des Prinzen Albert von Sachsen-Coburg-Gotha. Perthes, Gotha 1868, p. 305.