Saltu al enhavo

Franz Schrader

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Franz Schrader
Persona informo
Naskonomo Jean Daniel François Schrader
Naskiĝo 11-an de januaro 1844 (1844-01-11)
en Bordeaux
Morto 18-an de oktobro 1924 (1924-10-18) (80-jaraĝa)
en 7-a arondismento de Parizo
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo geografo
kartografo
pentristo
montgrimpanto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Jean-Daniel-François SCHRADER, pli konata sub la nomo Franz Schrader (n. la 11-an de januaro 1844 en Bordozo - m. la 18-an de oktobro 1924 en Parizo) estis franca pireneisto, geografo, kartografo kaj pentristo.

Membro de pluraj geografiaj societoj kaj de la Franca Alpa Klubo, kies prezidanto li estis de 1901 ĝis 1904, Franz Schrader praktikis la montaron kun scienca celo kaj kontribuis al ĝian konadon, klopodante fidele transdoni siajn observojn kaj disvastigi sian konon de la tereno al la plej granda nombro da homoj. Topografo aŭtodidakta kaj inventinto de pluraj mezuriloj, kiel la orografo, li kontribuis al pli bona kono de la Pireneoj : la unuaj mapoj, kiujn li kreis, precipe tiu de la Monto Perdu en 1874, estis tiutempe senprecedence precizaj. Dungito de la eldonejo Hachette, kies kartografian oficejon li direktis ekde 1880, li eldonis serion da lernolibroj kun Louis Gallouédec, finis la realigon de la Universala Atlaso komencita de Louis Vivien de Saint-Martin kaj partoprenis la reviziadon kaj republikigon de la famaj Guides Joanne. Li ankaŭ kunlaboris kun sia kuzo Élisée Reclus, kiu influis lin dum lia tuta geografokariero.

Kiel elstara pentristo kaj talentplena desegnisto, Franz Schrader faris el la altaj pintoj sian ĉefan inspirfonton. De kelkaj el siaj amikoj li estis kromnomita kiel « la Corot de la montaro », kaj li fondis la Societon de montaraj pentristoj en 1898, kiu kunigas artistojn speciale interesatajn pri ĉi tiu natura medio.

Admiranto de John Ruskin, amiko de Patrick Geddes kaj subtenanto de Léon Bourgeois, Franz Schrader estis la pensulo de reinventita urbo, pli estetika, pli homa kaj pli respektoplena al la medio. Tre kritika pri la produktivisma modelo de okcidentaj socioj, kiujn li konsideris minaco al naturaj medioj, li atentigis pri la neceso konservi naturajn rimedojn kaj alvokis por internacia geografio kapabla starigi tutmondajn protektajn mezurojn. La multaj artikoloj, kiujn li dediĉis al la malekvilibroj kaŭzitaj de la industria revolucio, same kiel lia tre pesimisma analizo de la sekvoj de la Unua mondmilito kaj de la uzado de mekanika forto kontraŭ naturo, igas lin antaŭulo de verda politiko en klare moderna sinteno por sia epoko.

Lia memoro restas tre vivanta en la Pireneoj, kie unu pinto de la masivo Batchimale havas lian nomon. Samkiel aliaj gravaj pireneistoj, Franz Schrader estas entombigita ĉe la piedo de la cirko Gavarnie.