Saltu al enhavo

Friedrich Marx

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Friedrich Marx
Friedrich Marx en 1917, tuj antaŭ rektoreco je Bonno
Friedrich Marx en 1917, tuj antaŭ rektoreco je Bonno
Persona informo
Friedrich Marx
Naskiĝo 22-an de aprilo 1859 (1859-04-22)
en Darmstadt
Morto 17-an de oktobro 1941 (1941-10-17) (82-jaraĝa)
en Bonno
Tombo Poppelsdorfer Friedhof (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germana Regno Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo klasika filologo
universitata instruisto
klasikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en BonnoLeipzig vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Friedrich MARX (naskiĝinta la 22-an de aprilo 1859 en Darmstadt-Bessungen, mortinta la 17-an de oktobro 1941 en Bonno) estis germana klasika filologo. Lia onklo estis la arĥitekto Erwin Marx.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Studis Marx inter 1877 kaj 1882 klasikan filologion en Gießen kaj Bonno, kie docentis liaj ŝatataj instruistoj Franz Bücheler kaj Hermann Usener. Samloke estis en 1882 doktoriĝo post defendo de la tezo Studia Luciliana. Habilitiĝo sukcesis en 1887 en Berlino ĉe Johannes Vahlen. La sekvajn jardekojn li po malmultajn jarojn agadis fruktodone ĉe diversaj altlernejoj:

En 1905 li sekvis vokiĝon al la Bonna universitato sur la katedron de Bücheler. Bonne li restis ĝis emeritiĝo en la somera semestro 1927. En 1917/18 li rektoris ĉi-altlerneje. Pro sanecaj kialoj ekde 1935 iel lamis lia scienca laborado. Entombigis oni lin sur la tombejo Poppelsdorfer Friedhof (honora tombo).

Graveco[redakti | redakti fonton]

Friedrich Marx taksatas lasta reprezentanto de la t.n. Bonna Skolo de klasika filologio, kiun fondis en la 1840-aj jaroj Friedrich Ritschl. Por Marx ekzegezo kaj teksthistorio estis fundamentaj taskoj de filologio, dume la Lepsika Skolo de Hermann Diels kaj Werner Jaeger jam longe ekankris ene de la klasika filologio ankaŭ filozofion kaj kulturhistorion.[3] Koncerne modernajn lingvikajn esplorojn aplikotajn je latinlingvaj tekstoj (fare de sia posteulo vroclava Franz Skutsch) ĉiam restis skeptiko ĉe Marx.

Tamen neniel malhelpis lia konservativeco gravajn eldonojn kaj komentojn de antikvaj aŭtoroj: ekz. Rhetorica ad Herennium (1894), fragmentoj de Lucilio (1894–1895), Diversarum hereseon liber de Filastrio el Breŝo (en la serio CSEL, 1898), de Aulus Cornelius Celsus (1915)[4] kaj de Rudens de Plaŭto (1928).

Inter 1925 kaj 1934 eldonis li la gazeton "Rheinisches Museum für Philologie" kiu de 1920 ne havis prizorgadon post malsaniĝo de la antaŭa redaktisto August Brinkmann. La postsekvanto de Marx en Bonno, Ernst Bickel transprenis ĉi taskon en 1935 kaj ankaŭ la postmilitan novfondon en la jaro 1950-a.

Skribaĵoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Aristoteles’ Rhetorik (=Berichte über die Verhandlungen der Königlich Sächsischen Gesellschaft der Wissenschaften zu Leipzig, Philologisch-Historische Klasse, 25/VI). Teubner, Leipzig 1900, p. 241–328 (interrete).
  • C. Lucilii carminum reliquiae. re. enarr. Friedrich Marx. Du volumoj, Leipzig 1904/05 (unua volumo/teksto; dua volumo/komento).

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Akademie der Wissenschaften in Wien. Almanach für das Jahr 1942. 92/1942, p. 280–286
  • Hans Herter: "Die Klassische Philologie seit Usener und Bücheler." Ĉe: Bonner Gelehrte. Philosophie und Altertumswissenschaft. Bonn 1968, p. 165–211 (konkrete p. 197–201, kun foto).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Viene oni elektis lin en 1898 koresponda membro de Aŭstra Akademio de Sciencoj.
  2. Honora membreco ĉe Klassisch-Philologischer Verein Leipzig ene de Naumburger Kartellverband. - Kp. M. Göbel, A. Kiock, Richard Eckert (eld.): Verzeichnis der Alten Herren und Ehrenmitglieder des Naumburger Kartell-Verbandes Klassisch-Philologischer Vereine an deutschen Hochschulen, A. Favorke, Vroclavo 1913, p. 60.
  3. Ernst Bickel: "Friedrich Marx †." Ĉe: Gnomon. 18/1942, p. 122–124, konkrete p. 124
  4. A. Cornelii Celsi quae supersunt. Teubner, Leipzig/Berlin 1915 (=Corpus medicorum graecorum, 1)